Bosono
kvantuma partiklo sekvanta la statistikon de Bose–Einstein From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
En fiziko bosono estas partiklo kun entjera spino.
La bosonoj estis nomitaj laŭ la sciencisto Satyendra Nath Bose.
Striktasence ekzistas kvar kalibraj bosonoj, kiuj estas perantoj de la kvar elementaj fortoj:
- fotono (elektromagneta forto)
- bosonoj W kaj Z por la malforta nuklea forto
- gluono por la forta nuklea forto
- (hipoteza) gravitono por la gravito
Vastasence al la bosonoj apartenas ankaŭ la mezonoj, ĉiuj nukleoj kun para nombro da nukleonoj kaj la plej multaj atomoj kaj molekuloj.
Male al la fermionoj, por bosonoj ne validas la principo de ekskludo de Pauli. Tial du aŭ pluraj bosonoj povas samtempe esti en identa stato. Tio ebligas la fenomenojn de superkonduktiveco kaj superfluideco.
Bosono estas portanto de fortoj aŭ kampoj de interagado; ekzemple, la fotono estas bosono kiu portas la elektromagnetan forton. Bosonoj ne obeas la leĝon de konservado, ekzemple fotono: bilionoj da fotonoj estas kreataj kiam oni ekŝaltas elektran lampon, kaj malaperas kiam ili estas sorbitaj far atomoj; sed bosonoj obeas statistikan leĝon nomata "Statistikon de Bose-Einstein".
ĈEFAJ BOSONOJ :
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Identaj partikloj
- Listo de partikloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads