Donato Bramante
From Wikipedia, the free encyclopedia
Donato Bramante, Donato di Pascuccio d’Antonio, (naskiĝis 1444 en Fermignano, mortis la 11-an de marto 1514 en Romo), estis itala arĥitekto kaj pentristo. De la avo patrinflanka li ricevis la kromnomon Bramante, kiu signifas "la vidanto", "la forte deziranto". Li enkondukis la fruan Renesanc-stilon en Milano kaj la altan Renesanc-stilon en Romo, kie lia plej konata verko estas la Baziliko de Sankta Petro de Romo kaj ankaŭ la templeto de San Pietro in Montorio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Donato Bramante (1444-1514) | ||
---|---|---|
Bildo de Donato Bramante. | ||
Persona informo | ||
Donato Bramante | ||
Naskiĝo | 1444 en Fermignano, Italio | |
Morto | 11-a de marto 1514 en Romo, Italio | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Italio vd | |
Profesio | ||
Okupo | arkitekto • pentristo • inĝeniero vd | |
Laborkampo | arkitekturo • pentrado vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Santa Maria Nuova ❦ Santa Maria presso San Satiro ❦ Christ at the Column vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi