From Wikipedia, the free encyclopedia
Bratska rezervujo (ruse Братское водохранилище — Bratskoje Vodoĥraniliŝĉe) estas rezervujo de rivero Angara, situanta en Irkutska provinco kaj Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto, Rusio. Ĝi estas nomita laŭ urbo Bratsk, la plej granda urbo najbara al la rezervujo. Ĝi havas surfacan areon de 5.470 km² kaj maksimuman volumenon de 169,27 km³[1].
Bratska Rezervujo | ||
---|---|---|
baraĵlago | ||
Situo | Irkutska provinco kaj Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto, Rusio | |
Speco de la lago | Akvoelektra rezervujo | |
Ĉefaj fontoj | Angara, Oka, Ija | |
Ĉefaj elfluoj | Angara | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 56° 16′ 27″ N, 101° 46′ 34″ O (mapo)56.274166666667101.77611111111 | |
Surfaca areo | 5470 km² | |
Akva volumeno | 169,27 km³ | |
La rezervujo estis plenigita en 1961–1967. La akvobaraĵo estas 125 m alta kaj 4417 m longa. Ŝoseo estas sur supro de la akvobaraĵa muro. Je la tempo de sia inaŭguro, la rezervujo estis la plej granda artefarita lago en la mondo. Ĝia elektra povuma genera kapablo estas 4.500 MW[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.