From Wikipedia, the free encyclopedia
Briones [BRJOnes] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1] La urba kerno estas inter meandroj de rivero Ebro (norde) kiuj separas ĝin disde la apuda urbo San Vicente de la Sonsierra kaj la aŭtoŝoseo AP-68 (sude).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Briones (stacidomo). |
Briones | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26330 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 739 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 33′ N, 2° 47′ U (mapo)42.544166666667-2.785 [+] | ||
Alto | 502 m [+] | ||
Areo | 37,72 km² (3 772 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Briones [+] | |||
Pri etimologio menciindas la devenon de la loknomo Briones. Ĝi ŝajne devenas de la nomo de popolo Berones, praloĝantoj en la regiono.
En 740 okazis atako de la reĝo Alfonso la 1-a kiu detruis la bordojn de la rivero Ebro. La detruitaj urboj estus Mirandam (nuna Miranda de Ebro), Revendecam, Carbonariam, Abeicam (Ábalos, kie trapasis la riveron), Brunes (eble Briones sed ne tute certe), Cinissariam (nuna Cenicero) kaj Alesanco. En la 10-a jarcento ĝi apartenis al la Regno Navaro, sed fine de la 11-a jarcento la areo estis konkerita de la Regno Kastilio, sed ankoraŭ foje okazis konfliktoj kontraŭ Navaro.
Fakte en 1379 oni subskribis la Traktaton de Briones, inter la Regnoj Navaro kaj Kastilio. En eŭska epoko estis en Briones tridek eŭskaj familinomoj en 1536.
Je la enpovigo de la Burbonoj en Hispanio kun Filipo la 5-a, la termino de Rodezno (kun Ollauri kaj Gimileo) akiris sendependecon disde Briones, atingante propran municipon kaj municipan teritorion en 1712.
La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 3 000 loĝantoj ĝis nunaj 754.
Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado.
Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj sep ermitejoj, vinkeloj, du palacoj, vitejaj kabanoj, Muzeo pri Vino en vinkel Vivancos, etnografia muzeo ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.