La lignitobrunkarbo estas tipo de minerala karbo formita pro premado de torfo kaj ligno, iĝante materialo facile diserigebla, en kiu ankoraŭ videblas kelkaj vegetalaj strukturoj. Ĝi estas nigra aŭ malhelbruna kaj ofte prezentas similan teksturon al la ligno, el kiu ĝi devenas.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karbo (apartigilo)
Brunkarbo el malsupraluzacia minejo Welzow-Süd
Lignito.
Brikoj el lignito

Ĝia enhavo de karbono varias inter 60 % kaj 75 %, kaj ĝi enhavas multe malpli da akvo ol la torfo.

La lignito estas bruligaĵo mezkvalita, facile bruligebla pro sia granda enhavo de vaporiĝantaj restaĵoj, sed kun varmiga povo relative malalta (inter 10 kaj 20 MJ/kg). Tiu mineralo havas karakteron tian, ke ĝi ne produktas koakson, kiam ĝi brulas en fermitaj ujoj.

Pliaj informoj TIPA KONSISTO ...
TIPA KONSISTO
Karbono65 ĝis 69 %
Hidrogeno5 ĝis 5,2 %
Oksigeno25 ĝis 30 %
Nitrogeno0,8 %
Vaporiĝantaj restaĵoj40 %
Fermi

Kromaj ecoj estas la relativa maso 1,20 g/cm³ kaj la hejt-valoro de 25,122 ĵuloj aŭ 6,000 kalorioj. La reflektiveco de vitrinito atingas 0,25. Ekzistas gravaj kuŝejoj en Germanio, Usono, Rusio, Grekio, Aŭstralio, Turkio, Pollando, Ĉeĥio, Ĉinio, Hispanio, ktp. Ĝi estas uzata ĉefe por esti bruligata kaj produkti elektron.

La variaĵo nigra kaj brila nomiĝas Gagato; ĉar ĝi estas malmola, oni povas ĝin poluri kaj tajli. Ĝi estas uzata en juvelarto kaj ornamaĵoj.

La Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignitominada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio de Germanio.

Referencoj

  • Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.