Saksio
federacia lando de Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Saksio aŭ Saksujo estas federacia lando en la sudorienta parto de Germanio. Ĝia oficiala nomo estas Freistaat Sachsen (Freistaat = Republik = respubliko). Al Saksio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (norde), Saksio-Anhalto (norde kaj nordokcidente), Turingio (okcidente), Bavario (sudokcidente) plus la ŝtatoj Ĉeĥio en la sudo kaj Pollando en oriento. Ĝi havas areon de 18 413 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 4 086 152 loĝantojn.
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo) |

La nomo "Saksio" venas de la saksoj, antikva tribo kiu vivis en la nordokcidenta parto de la nuntempa germana teritorio, en la nuna Malsupra Saksio. Ili estis unu el la triboj kiuj konkeris Anglion kaj kunmergiĝis tie kiel Anglosaksoj. La nomo de la iama tiea duklando ŝoviĝis sudorienten, al la nuna Saksio, kiu tamen neniam estis loĝloko de la origina tribo kies nomon ĝi nun portas.
Saksio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990.
Remove ads
Urboj kaj geografio
Grandaj urboj
Aliaj urboj
Annaberg-Buchholz, Bad Schandau, Brand-Erbisdorf, Flöha, Görlitz, Hohnstein, Hoyerswerda, Kamenz, Löbau, Meißen, Mittweida, Radebeul, Tharandt, Zittau, Zöblitz
Montaroj
Riveroj
Remove ads
Administra strukturo
Distriktaroj (Regierungsbezirke)
Saksio ĝis la 1-a de marto 2012 estis dividita en tri administraj distriktaroj: Dresden, Chemnitz kaj Leipzig.
Distriktoj (Landkreise)
En Saksio ekzistas 10 distriktoj (Landkreise) kaj 3 eksterdistriktaj urboj[1].
- Bautzen
- Ercmontaro
- Görlitz
- Leipzig
- Meißen
- Distrikto Centra Saksio (Mittelsachsen)
- Distrikto Norda Saksio (Nordsachsen)
- Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro (Sächsische Schweiz-Osterzgebirge)
- Vogtland
- Zwickau
Eksterdistriktaj urboj
- Dresdeno (ĉefurbo de la federacia lando, dua plej granda urbo)
- Lepsiko (laŭ loĝantaro plej granda urbo de Saksio)
- Chemnitz (tria plej granda urbo de Saksio)

Saksio en la Vajmara Respubliko (1918-1933)
Komunumoj
Saksio konsistas el 497 politike sendependaj komunumoj (2008-04-01). Inter ili estas: 7 eksterdistriktaj urboj, 171 urboj, kiuj apartenas al distrikto (el inter ili 36 "grandaj distriktaj urboj" kun pli ol 20.000 loĝantoj) kaj 319 pliaj neurbaj komunumoj. La urbaj kaj neurbaj komunumoj ofte fondis komunumarojn por pli efika plenumado de administraj taskoj.
Komparu kun: Listo de la komunumoj en Saksio
Remove ads
Luzacio
La Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignito(=brunkarbo)-minada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio.
Loĝantaro
Parolmaniero
La suprasaksa germana dialekto (germane Obersächsisch) estas orienta centreja germana dialekto parolata en granda parto de la moderna federacia lando Saksio kaj en la apudaj partoj de Saksio-Anhalto kaj Turingio. Kvankam ordinarlingve nomata "la saksa" (germane Sächsisch), ĝi estas malsama al la malsuprasaksa dialektogrupo de la platgermana lingvo en norda Germanio. La suprasaksa estas proksime ligita al la turingia dialekto parolata en la okcidente najbaraj regionoj[2].
Remove ads
Vidindaĵoj
Historio
Pri historiaj antaŭulaj ŝtatoj de la nuna federacia lando vidu aparte la paĝojn
- Elektoprinclando Saksio (1356 - 1806) kaj
- Reĝlando Saksio (1806 - 1918).
- Atentu, ke la paĝoj Saksio-Weißenfels (1656 – 1746) kaj Saksio-Wittenberg (1296 – 1356) pli rilatas al la najbara lando Saksio-Anhalto,
- la paĝo Duklando Saksio (804 – 1296) pli al la nuna lando Malsupra Saksio kaj la regiono Vestfalio,
- la paĝo Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao (1826 – 1918) pli al la nunaj landoj Turingio kaj Bavario kaj
- la paĝo Saksio-Lauenburg (1296 – 1876) pli al la distrikto Duklando Lauenburg en la nuna lando Ŝlesvigo-Holstinio.
Remove ads
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads