Brunkrona lanio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brunkrona lanio aŭ Bruna lanio, Lanius cristatus estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas ĉefe en Azio. Ĝi formas superspecion kun la tre proksimaj Ruĝdorsa lanio, L. collurio, kaj la Izabela lanio, L. isabellinus. Kiel ĉe plej parto de aliaj lanioj, ĝi havas distingan nigran "maskon" traokulan. Ĝi troviĝas ĉefe en malferma arbustaro, kie ĝi ripozas sur pintoj de dornaj arbustoj serĉe de predoj. Kelkaj populacioj de tiu disvastigata specio formas distingajn subspeciojn kiuj reproduktiĝas en moderklimata Azio kaj migras al siaj vintraj teritorioj en tropika Azio. Ili troviĝas foje kiel vagantoj en Eŭropo kaj Nordameriko.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Brunkrona lanio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
L. c. cristatus, vintranta en Barato | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lanius cristatus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Tutmonda distribuado de la subspecioj de Brunkrona lanio. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi