Bruĝaj kanaloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bruĝaj kanaloj (en loka nederlanda lingvo: rei aŭ reie, pluralo reien; foje aldoniĝas la diminutivo -tje) estas malgrandaj kanaloj en la centro de Bruĝo, nomitaj laŭ la Reie, rivero kiu fontis en Torhout, urbeto sude de Bruĝo, kaj kiu antaŭe fluis tra la urbo. Pro la multaj kanaloj kun arkaj pontoj, Brŭgo foje estas nomata la Venecio de la Nordo (sed ankaŭ Amsterdamo, Stokholmo, Hamburgo kaj pluraj aliaj nordeŭropaj urboj havas tiun kromnomon).
La urbocentro (de lokaj historiistoj nomata la ovo pro sia formo) estas strukturita per la akvo: la kanaloj de la iama remparo formas la eksteran limon de la centro. Oriente kaj norde tiuj kanaloj estis plilarĝigitaj kaj uzataj por ŝiptransporto. Origine la Reie trafluis la urbon de sudo al nordo.
Ne ĉiuj kanaloj havas naturan originon. Ekde la 9-a jarcento kanaloj estis rektigitaj, mallarĝigitaj aŭ plilarĝitaj, alilokigitaj, kovritaj aŭ plenigitaj. Ankaŭ novaj kanaloj estis fositaj, kiel la Coupure, meze de la 18-a jarcento.
Tipe por la urbo estas la cignoj[1] kaj la boatetoj por turistoj.