Budhana krizo
politika-religia krizo en Sud-Vjetnamio en 1963 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La budhana krizo estis periodo de politikaj kaj religiaj streĉiĝoj en Suda Vjetnamio de majo 1963 al novembro 1963 markita per sinsekvo de subpremaj agadoj fare de la Sudvjetnama registaro kaj aktivado de civila rezisto, direktita ĉefe de budhismaj monaĥoj.[1]
La krizo komenciĝis la 8-an de majo en la centra urbo de Huế per mortpafo de naŭ nearmitaj civiluloj, kiuj estis protestantaj kontraŭ la malpermeso de la budhista flago. La krizo finiĝis per puĉo en novembro 1963 fare de la Armeo de la Respubliko de Vjetnamio, kaj la aresto kaj murdo de prezidento Ngô Đình Diệm la 2-an de novembro 1963.