urbo en Novjorkio, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bufalo (anglalingve "Buffalo" báfalo) estas urbo en la okcidenta parto de la usona ŝtatoNov-Jorkio. Ĝi situas ĉe la orienta ekstremo de la Lago Erio. Bufalo havis 278 349 loĝantojn (en 2020), kaj la loĝantaro de la du distriktoj Eria kaj Niagara estis iom pli ol 1 170 000 (en 2020). Bufalo estas la dua urbo en Nov-Jorkio en la kvanto de loĝantoj. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.
Bufalo estas ĉe la Usona flanko de la rivero Niagaro. Ĉe la alia flanko de la rivero estas Fuorto Eria (Fort Erie), Kanado. Nur 28km nordokcidente de la centro de Bufalo estas la spektakla Niagara Akvofalo, kaj la du urboj de Niagaraj Kaskadoj, unu usona (Niagara Falls), kaj la alia kanada.
Antaŭ 100 jaroj Bufalo estis grava urbo de Usono, pro situo ĉe unu ekstremo de la Kanalo Erio, longa akvovojo inter Bufalo kaj la Grandaj Lagoj kaj la Okcidento de Usono ĉe unu ekstremo, kaj la granda urbo de Novjorko ĉe la alia. Nuntempe, Bufalo estas nur mezgranda usona urbo. La vidindaĵoj inkludas la faman artgalerion Albright-Knox, la koncertejon Kleinhans, zoologian ĝardenon, kaj notindan arkitekturon, kiel konstruaĵojn de Frank Lloyd Wright.
Bufalo famas pro multa neĝo en vintro de la lago Eria; tamen la klimato de Bufalo estas sana. Tie inventiĝis la bongustaj bufalaj kokinoflugilaĵoj. Fama kanto "Buffalo Gals" ("Bufalo-inoj") aludas la urbon.