![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d7/Green_heron_in_PP_%252814296%2529.jpg/640px-Green_heron_in_PP_%252814296%2529.jpg&w=640&q=50)
Butorides
From Wikipedia, the free encyclopedia
Butorides estas genro de malgrandaj ardeoj nome birdospecioj de la familio de Ardeedoj. Ĝi enhavas tri similajn speciojn, nome la Verda ardeo aŭ Verdadorsa ardeo, Butorides virescens, la Sundevala ardeo (Butorides sundevalli), kaj la Striardeo, Butorides striatus. Oni konas specion el fosilioj, Butorides validipes, el komenca Pleistoceno de Florido.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskuloj el la nunaj specioj estas ĉirkaŭ 44 cm longaj, kaj havas bluecnigrajn dorsojn kaj flugilojn, nigran kronon kaj mallongajn flavajn krurojn. Junuloj estas pli brunaj supre kaj striecaj sube, kaj havas verdecflavajn krurojn.
La specioj havas diferencajn subpartajn kolorojn, helbruna kun blanka antaŭa strio ĉe la Verda ardeo, kaj blanka aŭ griza ĉe la Stria. Ili reproduktiĝas en malgrandaj humidejoj sur platformo el bastonetoj ofte en arbustoj aŭ arboj, foje surgrunde. La ino demetas 3 al 5 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 20 tagoj post ovodemetado, kaj nutras la idojn kiuj bezonas zorgadon dum 3 semajnoj antaŭ elnestiĝo.
La ardeoj de la genro Butorides staras senmove ĉe la akvobordo kaj atendas gvate predojn. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn, ranojn kaj akvajn insektojn. Ili foje faligas manĝerojn sur la akvosurfaco por allogi fiŝojn.