Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), ankaŭ konata sub la franca nomo Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale) estas renkontiĝejo, arkivejo, esplorejo kaj flegejo de la komuna kunvivo de malsamaj planlingvaj movadoj, troviĝante en La Chaux-de-Fonds, Svislando[1]. Temas pri riĉega kolekto de ĉiaj dokumentoj, ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri aliaj lingvoj. Tial CDELI estas tre valora por pluraj specoj de esploroj[2].