hispana verkistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Care SANTOS Torres (Mataró, Barcelono; 8a de aprilo 1970) estas hispana verkistino kaj literatura kritikistino kiu uzas la hispanan kaj la katalunan. En 2017 ŝi ricevis la premion Nadal.
Care Santos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Care Santos | |||||
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1970 (54-jaraĝa) en Mataró | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono (1990–1994) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto literaturkritikisto ĵurnalisto verkisto de porinfana literaturo vd | ||||
Laborkampo | Literaturo, literaturo por infanoj kaj junuloj kaj literatura kritiko vd | ||||
Aktiva dum | 1997– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Care Santos studis juron kaj hispanan filologion en la Universitato de Barcelono. Ŝi ekkarieris em ĵurnalismo en Diario de Barcelona, kaj sekvis ABC kaj El Mundo.
Ekde kiam en 1995 ŝi diskonatiĝis per volumo de noveloj, nome Cuentos cítricos, ŝi akumulis grandan nombron de premioj kaj publikaĵoj, en ĝenroj de romano (4a Premio Ateneo Joven de Sevilla de Novela, finalisto de la 11a Premio Primavera de Novela, 73a Premio Nadal), novelo (Premio de Narrativa Ciudad de Alcalá, Premio Ana María Matute, Dua Premio Alfonso de Cossío de Relato Corto), porjunula rakontaro (Premio Barco de Vapor, Premio Gran Angular, Premio Edebé de Libro Juvenil, Premio Alandar de Literatura Juvenil, 21a Premio Ramón Muntaner de porjunula literaturo) kaj poezio (finalista de la Premio Surcos, 24a Premio Carmen Conde de Poesía de Mujeres).
Ŝia romano Habitaciones cerradas estis adaptita al televido kaj premierita kiel serieto fare de TVE en 2014. Ŝi estis fondinto kaj prezidentino de la Asocio de Junaj Hispanaj Verkistoj, kaj estis kunordiganto de enhavoj de la blogo de literatura kritiko La tormenta en un vaso. Ŝiaj verkoj estis tradukitaj al 22 lingvoj. Ŝi estis honora membro de Nocte, la Hispana Asocio de Terorverkistoj. Care Santos ricevis ankaŭ la 24an Premion Cervantes Chico de Literatura Infantil y Juvenil.
Kiel literatura kritikisto kaj fakulino pri literaturo ŝi publikigis recenzojn kaj raportojn en nombraj fakaj revuoj kiel ABC Cultural, El Cultural, Qué Leer, Arbor, Ínsula, Historia y vida kaj Mercurio. Kiel kreistino, ŝi partoprenis ankaŭ en periodaĵoj kiel Calamar, Matador, El Extramundi kaj Mirlo, inter multaj aliaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.