![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/17/Don_Carlo_Gnocchi.jpg/640px-Don_Carlo_Gnocchi.jpg&w=640&q=50)
Carlo Gnocchi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Carlo Gnocchi (1902-1956) estis itala religiulo. Li naskiĝis en San Colombano al Lambro, apud Lodi, en oktobro 1902, kiel lasta el tri fratoj. Lia patro, Enrico, estis marmorlaboristo kaj lia patrino, Clementina Pasta, estis tajlorino. En la jaro 1904 lia patro mortis je silikozo kaj lia patrino restis sola por vivteni tri knabojn, tial en 1908 la familio transloĝiĝis en Milanon ĉe kelkaj parencoj, kiuj povis ilin helpi. En la jaro 1909 mortis, je tuberkulozo, lia plejaĝa frato Mario (dek-kvar-jaraĝa), kaj en la jaro 1915 mortis ankaŭ la alia frato Andrea (dek-ses-jaraĝa) pro la sama malsano.
Carlo Gnocchi | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Carlo Gnocchi ĉ. la jaro 1950 | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1902 (1902-10-25) en San Colombano al Lambro | ||||
Morto | 28-an de februaro 1956 (1956-02-28) (53-jaraĝa) en Milano | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1956) Reĝlando Italio (1902–1946) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | presbitero edukisto verkisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dume la familio transloĝiĝis al Montesiro, parto de la komunumo Besana in Brianza, kie loĝis onklino. Nu, el la familio restis nur du, la patrino kaj li. En Montesiro, li amikiĝis kun la koadjutoro de la paroko don Luigi Ghezzi kiu prizorgis lian klaran vokiĝon al sacerdoteco. Li studis komence en la publika mezgrada lernejo, poste eniris en la seminarion de Seveso por la gimnazio, en tiun de Monza por la liceo, fine en la teologian seminarion de Milano. Pri lia vivo en seminario, oni atestas ke li ne estis granda studemulo, sed tre aktiva, vigla, entuziasma, plena je interesoj, ankaŭ se li elmonstris apartan sindediĉon al la preĝo kaj al la pietataj agoj.
En la jaro 1925 li estis ordinita sacerdoto de la kardinalo Eugenio Tosi ĉefepiskopo de Milano kaj li celebris sian unuan Meson en Montesiro. Lia unua pastra deĵoro estis en Cernusco sul Naviglio ĉe la paroko de Maria ĉielenprenita (Santa Maria Assunta) kiel koadjutoro de la parokestro, kiu estis maljuna kaj iom malsana. Post nur unu jaro li estis translokita en Milanon ĉe la paroko de San Pietro in Sala, kiu, tiutempe estis la plej vasta paroko en Milano.
La granda urbo kunportas ruinigajn distraĵojn por la moralo kaj la religio. Krome la faŝismo estis kreskanta kaj trovis multajn aprobojn ĉe la junuloj. Li ne montris ian starpunton pri faŝismo (almenaŭ ĝis la fino de la milito kiam li partoprenis en la rezistomovado kontraŭ la itala faŝismo), sed li volis ĉeesti kie estis liaj junuloj, kvazaŭ por ilin “vakcini”, tial li iĝis kapelano de la “junaj faŝistoj” kaj pli poste ankaŭ de la “junularo universitata faŝista”. Ĉien li portis sian pastran agadon.
En la jaro 1936, kardinalo Schuster nomumis lin spirita direktoro ĉe unu el la plej prestiĝaj lernejoj en Milano: Istituto Gonzaga. Li forlasis la parokon kaj translokiĝis apud la lernejon, kaj patrino Clementina kun li; interalie, lia patrino sekvis lin ĉien kaj vivis ĉiam kun li ĝis sia morto kiu okazis en 1939. La nova tasko kuntrenis novajn spertojn. Nun li estis direktoro de riĉuloj, li alproksimiĝis al la plej gravaj familioj de Milano; sed por li, ŝanĝiĝis la manieroj, sed ne ŝanĝiĝis la celo: eduki.