Carlo Gozzi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Carlo, Grafo Gozzi (kArlo gOdzi; 13a de decembro 1720 – 4a de aprilo 1806) estis itala dramaturgo.
Carlo Gozzi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Carlo Gozzi | ||
Naskiĝo | 13-an de decembro 1720 (1720-12-13) en Venecio | |
Morto | 4-an de aprilo 1806 (1806-04-04) (85-jaraĝa) en Venecio | |
Tombo | Cemetery of San Michele vd | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Gasparo Gozzi (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | dramaturgo poeto verkisto memuaristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Impresita pro la efiko produktita sur la aŭskultantaro pere de la enkonduko de supernaturaj aŭ mitaj elementoj, kiujn li estis uzinta nur kiel konvena rimedo por satiraj celoj, Gozzi produktis serion de teatraĵoj bazitaj sur feaj rakontoj. Tiuj estis tre popularaj, eĉ devigante Goldoni abandoni Venecion, sed post la rompo de la kompanio de Sacchi ili estis maljuste forgesitaj. Ili estis tamen laŭditaj de Goethe, la fratoj Schlegel, Hoffmann, Madame de Staël, Sismondi kaj Ostrovskij; unu el tiuj teatraĵoj, Turandot aŭ La Turandotte, estis tradukita de Friedrich Schiller kaj surscenigita de Goethe en Weimar en 1802 kun granda sukceso.
En siaj lastaj jaroj Gozzi ekproduktis tragediojn en kiuj la komedia elemento de delarto estis tre enmetita; ĉar tiu plinovigo pruviĝis neakceptebla por la kritikoj li turniĝis al la hispanaj teatraĵoj, el kiuj li akiris modelojn por variaj pecoj; tiuj havis minorajn sukcesojn.