From Wikipedia, the free encyclopedia
Castro de Fuentidueña [KAStro defŭentiDŬEnja] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Castro de Fuentidueña estas komprenebla etimologie kiel Fortikaĵo de Fuentidueña, alude al iama ĉefa urbo.
Castro de Fuentidueña | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40315 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 46 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 25′ N, 3° 51′ U (mapo)41.420277777778-3.8544444444444 [+] | ||
Alto | 1 096 m [+] | ||
Areo | 19,72 km² (1 972 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Castro de Fuentidueña [+] | |||
Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 19,72 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 47 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 60 el la jaro 2000 kaj 330 el la 1950-aj jaroj, do preskaŭ la tuton.
Ĝi distas 77 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Fuentesoto, Torreadrada, Tejares, Castrojimeno kaj Cobos de Fuentidueña.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.