Cefizo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio Cefizo aŭ Kefizo (el la greka Κηφισσός, «ĝardenrivero»[1]) estis la nomoj de diversaj oceanidoj aŭ diaĵoj kiuj personigis samnomajn riverojn en Grekio. Tamen, la posta tradicio unuigis ĉiujn ĉi rolulojn laŭ la figuro de unu riverdio kiu reprezentis la diversajn akvofluojn nomiĝantajn «Cefizo».