fizika esplorinstituto en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Centra Instituto por Atomesplorado aŭ Kuna Instituto por Atomfizika Esploro (angle Joint Institute for Nuclear Research, ruse Объединённый институт ядерных исследований), aŭ JINR laŭ la angla mallongigo) estas esplorcentro kies celo estas esplorado pri pezaj elementoj, tio estas al nuklea fiziko. Ĝi estas en Dubna (Moskva provinco), Rusio (110 km norde de Moskvo). Pro tio la urbo Dubna donas sian nomon al elemento 105, nome Dubnio.
Centra Instituto por Atomesplorado | ||
---|---|---|
esplora institucio interregistara organizaĵo | ||
Komenco | 1956 vd | |
Geografia situo | 56° 44′ 47″ N, 37° 11′ 22″ O (mapo)56.74638888888937.189444444444 | |
Lando(j) | Rusio • Sovetunio vd | |
Sidejo | Dubna | |
| ||
Fondinto(j) | Georgij Florov vd | |
Posedatoj | Nuclotron-based Ion Collider Facility (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La instituto partoprenis en la malkovro de la jenaj kemiaj elementoj de la perioda tabelo: ruterfordio (1964), dubnio (1967), seborgio (1974), flerovio (stabilinsulo, 1999), livermorio (2001), ununtrio (2004), ununpentio (2004), ununoktio (2006) kaj pli ĵuse la ununseptio (2010).[1]
Tiu internacia centro de esplorado dediĉita al atomsciencoj disponas el partopreno de ĉirkaŭ 5 500 funkciuloj, 1 200 esploristoj inter kiuj 1 000 doktoroj de la deok ŝtatoj membroj (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Bulgario, Ĉinio, Kubo, Ĉeĥio, Kartvelio, Kazaĥio, Moldavio, Mongolio, Nord-Koreio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio, Ukrainio , Uzbekio, Vjetnamio), same kiel kelkaj elstaraj kaj konataj sciencistoj de la UNESCO, la CERN, CLAF, Francio, Germanio, Italio kaj Usono.
La ĉefaj instrumentoj de esplorado estas superkonduktiva partikla akcelilo, nuklotrono (por partikloj de 7 elektronvoltoj de energio), tri izokroniaj ciklotronoj (120, 145 kaj 650 elektronvoltoj), fazotrono (680 elektronvoltoj) kaj sinkrofazotrono (4 elektronvoltoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.