From Wikipedia, the free encyclopedia
La Centro Simon Wiesenthal (angle Simon Wiesenthal Center) estas neprofitcela organizaĵo fondita en 1977 en honoro de la juda militkrimulĉasisto Simon Wiesenthal [1]. La celo de la organizaĵo estas daŭrigi kaj vastigi la laboron de Wiesenthal kontraŭ rasismo, antisemitismo, terorismo kaj genocido [2]. Ĝi estis precipe centra rilate al ekkaptado de germanaj militkrimuloj de la Dua Mondmilito kaj naziaj amasmurdistoj de la Holokaŭsto. La centro havas sian ĉefsidejon en Los-Anĝeleso kaj oficejoj en Novjorko, Miamo, Toronto, Jerusalemo, Parizo kaj Bonaero [3], kaj estas akreditita NRO kaj ĉe UN kaj Unesko [4].
Centro Simon Wiesenthal | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 1977 vd | |
Geografia situo | 34° 3′ 14″ N, 118° 24′ 7″ U (mapo)34.053888888889-118.40194444444 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Los-Anĝeleso | |
| ||
Fondinto(j) | Simon Wiesenthal vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La centro ankaŭ renkontis kelkajn kritikojn por kelkaj el ĝiaj agadoj. La Centro akuzis venezuelan prezidanton Hugo Chávez je antisemitismo [5], kaj komparis iranan prezidanton Mahmud Ahmadineĵad kun Hitlero .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.