Centro de Scienco Koperniko
sciencaj muzeo kaj centro en Varsovio, Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Centro de Scienco Koperniko (pole Centrum Nauki Kopernik) estas centro de scienco fondita en 2005 en Varsovio, kies celo estas promocio de moderna scienca komunikado. Vizitantoj povas ekkoni ĉi tie leĝojn de la scienco pere de memstara eksperimentado ĉe interaktivaj ekspozicioj. La centro estas institucio, vivigita kaj financata de la Ĉefurbo Varsovio, Ministerio de Scienco kaj Supera Instruado kaj Ministerio pri Nacia Edukado.
Centro de Scienco Koperniko | |||||
---|---|---|---|---|---|
scienca muzeo • sciencocentro | |||||
Lando | Pollando vd | ||||
Situo | Varsovio | ||||
Estiĝo | 2005 | ||||
Koordinatoj | 52° 14′ 31″ N, 21° 1′ 42″ O (mapo)52.2419444421.02833333 | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://kopernik.org.pl/ | ||||
La unua konstruaĵo de la centro estis malfermita la 5-an de novembro 2010 kune kun kvin galerioj: La mondo dum movo, Homo kaj medio, Radikoj de civilizacio, Zono de la lumo, Galerio por junularo.
La dua konstruparto, malfermita en 2011, entenas Planetarion La Ĉielo de Koperniko, Parkon de Inventistoj, Kemian Laboratorion, Biologian Laboratorion, Robotan Laborejon kaj Fizikan Laboratorion.
En la jaroj 2007-2008 la Scienc-Centro Koperniko dufoje estis premiita per la premio "Popularyzator Nauki" (Populariganto de Scienco), atribuatan de Ministerio de Scienco kaj Supera Instruado kaj revuo "Nauka w Polsce" (Scienco en Pollando) de Polska Agencja Prasowa (Pola Presagentejo).
La Scienc-Centro Koperniko de 2008 estas, kune kun Pola Radio kunorganizanto de Scienca Pikniko.
En 2011 la Centro estis organizanto de la konferenco de ECSITE (European Network of Science Centres and Museums) – unu el la plej grandaj eventoj en la medio de centroj de sciencoj kaj muzeoj en la mondo.