Charles B. Mintz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles Bear MINTZ (5a de novembro, 1889[1][2] – 30a de decembro, 1939)[3] estis usona kinproduktoro kaj distribuisto, kiu ekhavis kontrolon de la kompanio Winkler Pictures de Margaret J. Winkler post edziĝi al ŝi en 1924; la paro havis du gefilojn, nome Katherine kaj William. Inter 1925 kaj 1939, Mintz produktis ĉirkaŭ 370 animaciajn kurtojn.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Charles B. Mintz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1889 (1889-11-05) en Pensilvanio |
Morto | 30-an de decembro 1939 (1939-12-30) (50-jaraĝa) en Beverly Hills |
Mortokialo | korinfarkto |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Margaret J. Winkler |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | filmproduktoro |
Fermi
Charles Mintz malkontentis pro la produktokostoj de la Alice Comedies de Walt Disney kaj Ub Iwerks, kaj petis al ambaŭ disvolvigi novan rolulon. La rezulto estis Oswald the Lucky Rabbit, nome la unua animaciita rolulo por Universal Pictures.[4]