metrostacio en Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia
Château de Vincennes [ʃɑto də vɛ̃sɛn] estas stacio sur linio 1 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 12-a arondismento de Parizo (Bosko de Vincennes) kaj la komunumo Vincennes.
Château de Vincennes | |||
---|---|---|---|
Stacio Château de Vincennes | |||
metrostacio • subtera stacio • fina stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Vincennes, Parizo | ||
Arondismento | 12-a | ||
Geografia situo | 48° 50′ 40″ N, 2° 26′ 22″ O (mapo)48.844536311652.4395097054567 | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 4 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 2 | ||
Jara trafiko | 3 617 738 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 24-a de marto 1934 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 2511 | ||
Metro-linio | |||
La stacio estas la orienta finstacio de la linio. Ĝi estas proksima al stacidomo Vincennes, sur linio A de RER.
La stacio havas du kajojn kun po du vojoj. Ambaŭ kajoj ne estas sub la sama volbo. La unua kajo servas al alveno de vagonaroj sur la unua vojo, la dua vojo ĝenerale servas por staciado de vagonaro. La dua kajo estas elir-kajo en direkto al La Défense.
La stacio eltiras sian nomon de Kastelo de Vincennes, reĝa kastelo. La granda korto estas malfermita al publiko kaj ebligas facile aliri al Bosko de Vincennes tra Esplanado Saint Louis. La kastelo estas posedaĵo de Ministerio pri defendo kiu ebligas aliron al:
Ĉirkaŭ la kastelo, troviĝas kazernoj de la ter-armeo.
En la Bosko de Vincennes estas "Parc floral de Paris" (Flora parko de Parizo), kiu servas kiel parko de ekspozicioj, kaj ankaŭ "Instituto Nacia de Sporto, Ekspertizo kaj Performo" (INSEP).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.