Metroo de Parizo
trajna reto plejparte subtera en Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Metroo de Parizo (france Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900, inaŭgurita dum la Universala Ekspozicio de Parizo. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 246,6 kilometrojn, kaj 320 stacioj[1]. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.
Metroo de Parizo
En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.
La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.
La vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur la dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur la maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF (krom Alzaco-Mozelo).
Remove ads
Mapo

Mapo de linioj de Metroo de Parizo kaj de RER de Francilio (2013)
Metrostacioj

En 2021,
- 34 503 097 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej granda trafiko: Gare du Nord
- 124 941 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej malgranda trafiko: Église d'Auteuil
En 2020 estis malfermitaj du novaj stacioj,
- Pont Cardinet sur linio 14
- Saint-Ouen sur linio 14
En 2021 estis malfermita unu nova stacio,
En 2022 estis malfermitaj kvar novaj stacioj,
- Bagneux - Lucie Aubrac, sur linio 4
- Barbara, sur linio 4
- Aimé Césaire, sur linio 12
- Mairie d'Aubervilliers, sur linio 12
En 2024 estis malfermitaj dek du novaj stacioj,
- Coteaux Beauclair, sur linio 11
- La Dhuys
- Montreuil - Hôpital
- Romainville - Carnot
- Rosny-Bois-Perrier
- Serge Gainsbourg
- Aéroport d'Orly, sur linio 14
- Chevilly-Larue
- Hôpital Bicêtre
- L'Haÿ-les-Roses
- Saint-Denis Pleyel
- Thiais - Orly
En 2025 estis malfermita nova stacio,
Remove ads
Metrolinioj

Trafiko
Jara trafiko en milionoj da vojaĝantoj[2]:
Remove ads
Veturanta materialo

Kulturo
Metroo kaj kanzonoj
Multnombraj kanzonoj temas pri metroo, kiel ekzemple Le Poinçonneur des Lilas de Serge Gainsbourg, Le métro de Léo Ferré, Métro de Yves Montand, Y'a D'la Joie de Charles Trenet, aŭ Le Métro de Paris de Édith Piaf sen forgesi Bercy Madeleine de Pierre Perret, The Metro de Berlin aŭ Métro de la muzikgrupo Java. Krome, la muzikvideo Un autre monde (1986) de la franca rokgrupo « Téléphone » estis filmita en vagonaro de la linio 6 de la metroo.
Dum julio kaj aŭgusto de 2009, la tekstoj de la artistoj kiuj ludis dum la muzikfestivalo Rock en Seine de la 28-a ĝis la 30-a de aŭgusto de 2009 en la parko de Saint-Cloud estis afiŝitaj en la vagonaroj de la metroo kaj RER.
Metroo kaj filmoj

Remove ads
Literaturo
- Le patrimoine de la RATP, eldonejo FLOHIC, 1996, ISBN 2-84234-007-8
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads