Cinco Olivas [zinkoLIbas] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro kies ĉefurbo estas Quinto. Ĝi estas en la oriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Cinco Olivas estas nuntempe komprenebla kiel Kvin Olivoj kaj tio aperas simbole en la municipa blazono, sed fakte, laŭ Joaquín Caridad Arias, la loknomo havas rilaton nek kun la nombro kvin nek kun la frukto de la olivarbo, sed ĝi devenas de kelta lingvo kun origina formo *Cink-ollivus komponita de cink- 'militisto' kaj propra persona nomo Ollivus (rilate al mezepokaj Oliverio kaj angla Oliver, ambaŭ de kelta deveno); tio signifus '(Loko de) Olivo la militisto'. Post romaniigo, kiam en la areo jam estis forgesita la kelta lingvo kaj neniu komprenis la iaman signifon, la lokanoj adaptis la loknomon fonetike por atingi sencon kiel "kvin olivoj".[1]
Rapidaj faktoj municipality of Aragon, Administrado ...
Fermi