Cindrulino (filmo de 1950)
usona animacia filmo de 1950 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Cindrulino (angle Cinderella) estas 1950-a animacia filmo bazita sur la fabelo de Charles Perrault Cendrillon ou la Petite pantoufle de verre kaj sur la fabelo de Jacob kaj Wilhelm Grimm Aschenputtel. La filmo estis reĝisorita de Clyde Geronimi kaj produktita de Walt Disney.
Cindrulino | |
---|---|
longa movbilda filmo | |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | la angla |
Kina aperdato | la 4-a de marto 1950 |
Daŭro | 72 minutoj |
Ĝenro | animacia filmo, fantasto |
Reĝisoro(j) | Clyde Geronimi |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Ken Anderson • Ted Sears • Homer Brightman • Joe Rinaldi • Bill Peet • Harry Reeves • Winston Hibler • Erdman Penner |
Muziko de | Paul Smith • Oliver Wallace • Mack David • Jerry Livingston • Al Hoffman |
Ĉefrolantoj | Ilene Woods, Eleanor Audley, Verna Felton, Rhoda Williams |
Produktinta firmao | Walt Disney Company |
Distribuo | RKO Pictures |
Honorigoj | Ora Urso |
IMDb | |
Disney perdis konektojn kun la eŭropaj kin-merkatoj pro la Dua Mondmilito, kaj spertis malsukcesojn kiel Fantasia aŭ Bambi, kiuj pli poste iĝus sukcesoj danke al repremieroj kaj al lanĉado en videokasedoj. Tamen, tiumomente la studio havis ŝuldojn de pli ol 4 milionoj da dolaroj. Walt Disney kaj siaj animaciistoj denove revenis al la produktado de longfilmoj en 1948, post produkti serio da kurtfilmoj. Ili havis la ideon adapti la ferakonton Cendrillon de Charles Perrault. Post du jaroj, Cindrulino ricevis sian premieron la 15-an de Februaro 1950 en Bostono. La 4-an de marto 1950, ĝi estis premierita en la tuta lando.
En 2002 kaj 2007 la filmdaŭrigoj Cindrulino 2: Sonĝoj iĝas veraj kaj Cindrulino 3: Reen en la tempo aperis.