Ora Urso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ora Urso (germane Goldener Bär) estas la plejalta premio disdonata en la Berlinale (= Berlina Internacia Film-Festivalo) en Berlino/Germanio, kiu okazas ĉiujare ekde 1951.
Ĉi tiu artikolo temas pri premio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Urso (apartigilo). |
Rapidaj faktoj kina premio, Organizanto ...
Ora Urso | ||
kina premio | ||
---|---|---|
Organizanto | Berlinale | |
Lando | Germanio | |
Fondita en | 1951 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Fermi
La Ora Urso estas disdonata por la plejbona longa kinofilmo de la jaro, ekde 2007 ankaŭ por la plejbona mallonga kinofilmo de la jaro.
Krom la Ora Urso ekzistas ankaŭ la Honora Ora Urso por la vivoverko de merita artisto.
La Arĝenta Urso estas donata en ses kategorioj por specialaj kunlaboroj en kinofilmoj, ekz. la Arĝenta Urso por la plejbona reĝisorado de la jaro.