From Wikipedia, the free encyclopedia
Citronelila formiato aŭ C11H20O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la formiata acido kaj citronelolo, senkolora likvaĵo kun agrabla flora odoro, uzata kiel odorigagento kaj gustigagento en la fabrikado de parfumoj, kosmetikaĵoj kaj nutraĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer en ĉeesto de sulfata acido kiel katalizilo. Citronelila formiato estas nesolvebla en akvo, alkoholo, etero, kloroformo kaj sed solvebla en la plejmulto el la organikaj solvantoj.
Citronelila metanato | ||
Plata kemia strukturo de la Citronelila formiato | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Citronelila formiato | ||
Citronelila formiato estas nature trovata en la geranioleo. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 105-85-1 | |
PubChem-kodo | 7778 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun flora odoro | |
Molmaso | 184,279 g·mol−1 | |
Denseco | 0,897g cm−3 | |
Fandpunkto | −58,7 °C[1] | |
Bolpunkto | 97 °C | |
Refrakta indico | 1 445[2] | |
Ekflama temperaturo | 92 °C | |
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | 8400 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R11 R20/22 R36/37 | |
Sekureco | S2 S24/25 S26 S36/38 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H317 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P272, P280, P302+352, P321, P332+313, P333+313, P362, P363, P501[3] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Citronelila formiato ankaŭ uzatas kiel solvanto por farboj. Ĝi reakcias kun acidoj kaj alkoholoj liberigante grandan kvanton da energio kaj varmo. Fortaj oksidigaj acidoj povas kaŭzi eksplodan reakcion sufiĉe alta por ekbruli la produktojn de la reakcio. Granda amaso da varmo ankaŭ liberiĝas per interagado de la estero kun kaŭstikaj solvaĵoj. Kun alkalaj metaloj kaj alkalaj metaloj ĝi generas bruleman hidrogenon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.