Claude Lévi-Strauss

franca antropologo, etnologo kaj filozofo (1908-2009) From Wikipedia, the free encyclopedia

Claude Lévi-Strauss
Remove ads

Claude LÉVI-STRAUSS (naskiĝinte je la 28-a de novembro 1908 en Bruselo[1], mortinta la 30-an de oktobro 2009[2] en Parizo) estis franca antropologo, etnologo kaj filozofo. Honora Profesoro en Collège de France, ano de la Franca Akademio li famiĝis kiel unu el la fondintoj de strukturismo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Remove ads

Lia vivo

Junaĝo

Claude Lévi-Strauss, devenas el juda alzaca familio [3], estis naskita en Bruselo de francaj gepatroj. Lia patro estis pentristo-portretisto kiun ruinigis disvolviĝo de la fotografio[4]. Lia avo estis rabeno de la Sinagogo de Versajlo (france: Synagogue de Versailles)[4].

Lévi-Strauss studis unue en la gimnazioj Janson de Sailly kaj Condorcet[5] en Parizo, poste juron kaj filozofion ĉe la universitato Sorbono en Parizo (tria agregacio pri filozofio en 1931, doktoriĝo pri literaturo en 1948). Belga kolego Arthur Wauters, kiu estis fariĝonta sukcesa politikisto, legigis al li la verkojn de Marx, Engels kaj aliaj marksistoj. Lévi-Strauss konvinkiĝis ke necesas politike batali laŭ radikala socialista vidpunkto. Li mallonge engaĝiĝis ĉe SFIO. Li estis kandidato por departementaj balotoj. Veturante al mitingo li, malsperta ŝoforo, faligis la aŭton ekster la ŝoseon, maltrafis la mitingon kaj definitive rezignis pri politika kariero[4].

Komenco de profesia vivo

Post dujara instruado de filozofio en gimnazioj Victor-Duruy en Mont-de-Marsan kaj Laon li fariĝis en la jaro 1935 profesoro ĉe la Universitato de San-Paŭlo, ano de la universitata misio. Inter 1935 ĝis 1939 li partoprenis plurajn etnografiajn ekspediciojn en la regionoj Mato Grosso kaj de Amazono.

En 1938, li trairis la ŝtaton Mato Grosso. Li ekveturis de Cuiabá, malnova pionira urbo de orserĉantoj, per auto Ford 34. El Diamantino li sekvis veturante per bovoĉaroj telegrafan linion kiu trapasas tra cerado (densa veprejo). Li renkontiĝis kun Nambikvaroj (portugale: Nambiquaras) pri kiuj li reportis riĉan dokumentadon kaj 200 fotojn, poste kun triboj Mundé kaj Tupi Kawahib de la etno tupioj en la ŝtato Rondonio.

Mallonge antaŭ la 2-a Mondmilito li revenis al Francio. Inter 1939 kaj 1940 li libervole militservis sur la Maginot-linio kiel ligagento. Li poste estis nomita en la gimnazio en Montpellier post sia forpelo pro la rasistaj leĝoj. Li engaĝiĝis en la Rezistoorganizaĵo Forces françaises de l'intérieur (france: Forces françaises de l'intérieur) kaj estas sendita al la scienca misio en Usono. En 1941 li ekinstruis ĉe la Lernejo por Socia Esplorado en Novjorko. Tie li konatiĝis kun Roman Jakobson, kiu multe influis lin per la lingvistika strukturismo kiun li pensis apliki al etnologio. Kune kun Henri Focillon (france: Henri Focillon), Jacques Maritain, Jean Perrin kaj aliaj li fondis la francan ekziluniversitaton École libre des hautes études de New York, kies ĝenerala sekretario li estis.

Scienca kulmino

Thumb
Frontono de la Collège de France

En 1944 li estis revokita de la Franca Ministerio por Eksteraj Rilatoj al Francio kaj en la jaro 1945 denove sendita al Novjorko kiel kultura konsilanto de la franca ambasadejo. En 1948 li demisiis de sia ofico por povi dediĉi sian tempon denove al siaj esplorlaboroj.

En 1949 li fariĝis direktoro de la Musée de l'Homme (france) en Parizo. En la sama jaro li publikigis sian tezon Les Structures élémentaires de la parenté (france) [4]. Li poste fariĝis direktoro de la École pratique des hautes études, kie li respondecis samtempe por la katedro kaj la studprogramo pri komparaj religisciencoj de senskribaj popoloj. De 1959 ĝis sia emeritiĝo en la jaro 1982 li estis profesoro pri socialantropologio ĉe la renoma Collège de France.

Li fondis en 1961 kun Émile Benveniste kaj Pierre Gourou (france: Pierre Gourou) la francan antropologian revuon L'Homme (france) malfermita al la diversaj etnologiaj kaj antropologiaj skoloj, kaj penas favorigi interdisciplinan aliron.

En 1973 li estis elektita membro de la Franca Akademio kies unua centjarulo li iĝis en novembro 1908.

citaĵo

Kiam 98-jara li esprimis sian pesisismon:

Tio kion mi konstatas, estas la detruegoj nuntempaj, estas la timiga malapero de la vivantaj specioj, ĉu vegetaj ĉu animalaj. Per sia denseco mem la homa specio vivas sub reĝimo de ena venenigado. Kaj mi pensas pri la nuntempo, la mondo en kiu mi estas finanta mian vivon, tio estas mondo kian mi ne amas.
Remove ads

Listo de verkoj

  1. Les Structures élémentaires de la parenté 1949 (la bazaj strukturoj de parenceco)
  2. Race et Histoire (1952)
  3. Tristes tropiques 1955 (tristaj tropikoj)
  4. Anthropologie structurale (1958)
  5. Le Totémisme aujourd'hui (1962)
  6. La Pensée sauvage (1962)
  7. Mythologiques I–IV (1964-1971) kies unua ero estas Le Cru et le cuit (1964)

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads