Columba (genro)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Columba (genro)
Remove ads

La granda genro de birdoj Columba de la subfamilio Columbinae enhavas grupon de mezgrandaj al grandaj korpofortikaj kolomboj, ofte nomitaj kiel tipaj kolomboj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

La plej konata kolombo estas la Rokkolombo kaj estas ĉefe tiuj kiuj loĝas en urboj.

Plej granda parto de la specioj de tiu ĉi genro troviĝas en la Malnova Mondo, sed estas kelkaj membroj en Ameriko, kaj kelkajn speciojn, ĉefe la Hejmkolombo, oni enmetis for de iliaj naturaj teritorioj.

La amerikaj specioj de Columba devus esti apartigitaj en propran genron, nome Patagioenas, kiel faras la American Ornithologists Union. Ke la amerika radiado elformas diferencan stirpon estas pruvata de molekula analizo (ekz. Johnson et al., 2001)

Thumb
Rokkolombo.
Thumb
Palumbo.
Thumb
Lentuga kolombo.
Remove ads

Specioj

La specioj kiuj restas en Columba estas jenaj 35:[1]

Oni priskribis fosilian specion, nome Columba omnisanctorum, el Frua Plioceno (5.3-3.6 ma) de duoninsulo Gargano kaj ĉirkaŭaĵoj, Italio. Fosilio de supozita "falko" samtempula aŭ de Meza Plioceno (3.6-2.6 mya) povus estis ĉu diferenca specio de Columba pisana aŭ la sama, en kiu kazo la unua nomo estus taŭga.[2]

La specioj de tiu genro pezas inter 800 kaj 1,000 g.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads