Comlăuș
komunumo en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Comlăuș [komlouŝ] (hungare: Ószentanna, germane: Alt-Sankt-Anna aŭ Alt Sanktanna) estis vilaĝo en Rumanio nordoriente de Arad. En 1910 ĝi havis 5 mil 100 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1334. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Arad vármegye). Ĝi estis aligita al la urbo Sântana, kaj nun situas en ties orienta parto.
Rapidaj faktoj kvartalo ...
Comlăuș | |||
---|---|---|---|
Vilaĝparto | |||
kvartalo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Arad | ||
Alinome | Ószentanna (hungare), Alt Sanktanna (germane) | ||
Komunumo | Sântana | ||
Iama hungara departemento | Arad | ||
Situo | 46° 21′ N, 21° 30′ O (mapo)46.34722222222221.503333333333 | ||
| |||
Poŝtkodo | 317280 | ||
Loĝantaro | (ne plu registrata) | ||
Fermi
En 1566 la vilaĝo estis konkerita de la otomana imperio. Post kiam la habsburganoj rekonkeris ĝin, ili tie setligis ŝvabojn, kiuj apude fondis "Sanktanna", la nunan Sântana.
La hungara kaj la germana nomoj signifas "malnova sankta Ana"; kontraŭe la hungara nomo de "Sântana", Újszentanna, signifas "nova sankta Ana".