cover image

Hungario

senmarborda regno en centra Eŭropo, apud Aŭstrio, Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio, Kroatio, kaj Slovenio / From Wikipedia, the free encyclopedia

HungarioHungarujo (hungare Magyarország [MAdjarorsag]) Arkivigite je 2014-03-28 per la retarkivo Wayback Machine estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio, Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.

Quick facts: Bazaj informoj, Politiko, Ekonomio...
Hungario
Magyarország

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Isten, áldd meg a magyart
Bazaj informoj
Ĉefurbo Budapeŝto
Oficiala(j) lingvo(j) hungara
Uzata(j) lingvo(j) slovaka lingvo, slovena lingvo, hungara lingvo, hungara signolingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo kaj protestantismo
Areo 93,033 km²
- % de akvo 0,74 %
Loĝantaro 9 771 827 (2020)
Loĝdenso 105 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno hu
Landokodo HU
Telefona kodo 36
Plej alta punkto Kékestető
Plej malalta punkto Gyálarét
Politiko
Politika sistemo Parlamenta demokratio
Ŝtatestro János Áder
Ĉefministro Viktor Orbán
Nacia tago 20-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Aŭstrio 31-a de oktobro 1918
Ekonomio
Valuto forinto (HUF)
MEP laŭ 2011
– suma $ 140.3 mlrd
– pokapa $ 14.050
vdr
Close

La ĉefurbo de Hungario estas Budapeŝto (kun 1.702 mil loĝantoj). Aliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).

El 10.0 milionoj loĝantoj de la lando 99% estas hungaroj. La plej disvastiĝintaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo. Hungario estas membro de Eŭropa Unio, NATO, UNO kaj Visegrada grupo.