ital-franca kantisto kaj aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia
Dalida (17-a de januaro 1933 en Kairo - 3-a de majo 1987 per memmortigo en Parizo) estis fama franca kantistino.
Dalida | |
---|---|
Dalida en 1961 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Iolanda Cristina Gigliotti |
Naskiĝo | 17-an de januaro 1933 en Ŝubra, Egipta Reĝlando |
Morto | 3-an de majo 1987 (54-jaraĝa) en 18-a arondismento de Parizo, Francio |
Edz(in)o | Lucien Morisse |
Ĝenroj | Ŝansono, Klasika muziko, Popmuziko, Populara muziko, Diskoteka muziko, Franca araba muziko, Monda muziko |
Profesio | kantistino, aktorino |
Instrumentoj | voĉa muziko |
Aktivaj jaroj | 1956 - 1987 |
Eldoninto | Barclay (1956-1977) Carerre (1978–1987) |
Parencaj temoj |
Alain Delon |
Retejo | www.dalida.com |
Persona informo | |
Naskonomo | Iolanda Cristina Gigliotti |
Aliaj nomoj | Dalida |
Mortokialo | Trodozo |
Tombo | Tombejo de Montmartre, 18 48.8862348 °N, 2.3324314 °O (mapo) |
Lingvoj | franca • angla • egipt-araba • hispana • itala |
Ŝtataneco | Francio (1961–) Egiptio (1933–) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Pietro Gigliotti (en) |
Patrino | Giuseppina Gigliotti (en) |
Frat(in)oj | Orlando Gigliotti (en) kaj Orlando (en) |
Edz(in)o | Lucien Morisse (en) (1961–dekjaro de 1960) |
Amkunulo | Alain Delon (1962–1962) Christian de La Mazière (1963–1966) Luigi Tenco (en) (1966–1967) Richard Chanfray (en) (1972–1981) |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro modelo kantisto dancisto |
Ŝia vera nomo estas Iolanda GIGLIOTTI. Ŝi naskiĝis en Egipto(1) en malriĉa itala familio, kaj ŝi komencis sian karieron kiel kino-aktorino en Egiptaj filmoj (Kaj la strangeco de destino igis, ke ŝi finis sian karieron kiel denove film-aktorino plenumante neforgeseblan rolon tute malsimila al ŝia vivdaŭra « bildo » en tragika filmo de Jussef Chahine (Jusef Ŝahin) « La sesa tago ». en jaro 1986.)
La 24-a de decembro 1954 ŝi aviadis al Francio kaj iĝis kantistino. Ŝia unua famiga sukceso estis « Bambino » en 1956. Ŝi estis populara kantistino, unue kun itala tipo kaj nigra hararo, pli poste pli pompastile, holivuda, kun ŝikegaj roboj kaj longaj blondaj haroj. Ŝi kantis multajn sukcesivajn kanzonojn leĝerajn, priamajn, kelkaj pli kortuŝaj.
Ŝi estis elfavorita de la fameco, de la riĉeco, amata de ŝiaj proksimuloj kaj de la publiko, sed dume per ŝajna paradokso sola virino. Tri el ŝiaj laŭvicaj karuloj memmortigis sin, kaj ŝi finfine kredigis sin, ke ŝi malbonŝancigis al la aliaj. En la jaro 1967 post la sinmortigo de tia unua en San Remo, ankaŭ ŝi provis memmortigi sin (laŭ la sama aranĝo kiun ŝi sekvis en 1986…), sed estis apenaŭ savita. Precipe ŝi ege suferis pro ne povi naski infanon. Longtempe ŝi sukcesis kaŝi la plorojn, sed finfine « tio estas tiom laciga ŝajnigi feliĉon ».
Oni priskribis ŝian finon tiel :
Ŝia funebra ceremonio allogis multegajn admirantojn, kiuj atendis laŭlonge de la stratoj kondukantaj al la preĝejo jam plurajn horojn antaŭ la horo de la funebra meso, kiun ĉeestis ankaŭ multaj famuloj. Ŝi nun ripozas en la pariza tombejo de Montmartre. Ŝi vendis pli ol 140 milionojn da diskoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.