persa monero From Wikipedia, the free encyclopedia
La darkemono[1] (antikve-greke δαρεικός, dareikós; hebree דַּרְכְּמוֹן, darkəmōn, hebree אֲדַרְכּוֹן, ʾăḏarkōn; aramee 𐡃𐡓𐡉𐡊𐡅𐡍𐡀, drykwnʾ; sirie ܕܪܝܟܘܢܐ, drykwnʾ; parte 𐫅𐫀𐫡𐫏𐫃, dʾryg) estis ora monero de la Aĥemenida imperio.
La darkemono estas ora monero, de la norma maso de 8,4 gramoj, de tre alta pureco de oro (pli ol 95%).
La darkemono portas bildon de militisto aŭ reĝo kun pafarko kaj sagoj. Ekzistas kvar tipoj de la darkemono:[2]
En 546 a.K. Ciro la 2-a (550–530 a.K.) de Persio konkeris Lidion, kiu estis inventinta la oran moneron en la la 6-a jarcento a.K. Ciro decidis ekuzi la Lidiajn monerojn, kiuj montris leonojn kaj bovojn, en la tuta Persa imperio.
Dario la 1-a (521–486 a.K.) enkondukis novan norman oran moneron. Tiuj moneroj nomiĝis la darkemono.
La darkemono uziĝis ĝis la konkero de Persio fare de Aleksandro la Granda en 330 a.K. La helenaj konkerintoj fandis la darkemonojn en monerojn de Aleksandro.
La hebrea Biblio mencias la darkemonojn en la Libro de Ezra (2:69, 8:27) kaj la Libro de Neĥemja (7:70–72). La Izraelidoj ekuzis la darkemonon post la konkero de Babilono (konkerinta Izraelon) de Persio (539 a.K.). En Ezra kaj Neĥemja, la vortformo uzita estas hebree דַּרְכְּמוֹן, darkəmōn (krom ĉe Ezra 8:27, kiu uzis hebree אֲדַרְכּוֹן, ʾăḏarkōn).
La 1-a libro de la Kroniko ankaŭ mencias la darkemonon dum la rakonto pri Davido la reĝo:
|
La mencio estas anakronismo, ĉar Davido reĝis ĉ. la 10-a jarcento a.K., antaŭ la invento de la darkemono (ĉ. 6-a jarcento a.K.) En Kroniko, la vortformo uzita estas hebree אֲדַרְכּוֹן, ʾăḏarkōn.
La nomo darkemono devenas de la malnovpersa 𐎭𐎼𐎴𐎡𐎹 daraniya “oro”.
La helenaj historiistoj konjektis ke la monero estis nomita laŭ Dario la 1-a, sed tiu etimologio estas nur ŝajna.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.