Debiano
operaciumo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Debian estas komunumo de disvolvistoj kaj uzantoj kies celo estas krei kaj manteni operaciumon de GNU bazita sur libera programaro antaŭkompilita en simpla formato por multaj maŝinoj kaj por multaj kernoj. Debiano estas la bazo por multaj aliaj distribuaĵoj, inkluzive de Knoppix, Linspire kaj Ubuntu.
Rapidaj faktoj Evoluiganto:, Familio: ...
Debiano | |
| |
libera mastruma sistemo • distribuaĵo de GNUo/Linukso • operating system distribution • vikio • retejo • organizaĵo | |
---|---|
Evoluiganto: | projekto Debiano |
Familio: | Linux (UNIX-simila) |
Fonta kodo: | Malfermita kodo |
Lasta versio: | 10-a de februaro 2024: 12.5[1] |
Kernotipo: | Linuks-kerno; ankaŭ aliaj |
Licenco: | GPL, LGPL, BSDL |
Subteno: | Aktiva |
Retpaĝo: | www.debian.org |
Fermi
Ĝi estas disvolvata sendepende de la entreprenoj, kreata de la uzantoj mem, do ĝi estas sendependa de komercaj bezonoj. Debiano ne vendas sian programaron, sed permesas ke ĉiu senpage elŝutu ĝin de interreto, tamen permesante pluvendi ĝin.