Debuto
sinprezento unuafoje antaŭ la publiko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Debuto (de la franca vorto début por ‚komenco‘) estas sinprezento unuafoja antaŭ la publiko precipe en teatro, baleto, opero, sed ankaŭ en kino aŭ en koncertejo. La rolo, en kiu aktoro sursceneje debutas, nomatas "debuta rolo".
Ĉi tiu artikolo temas pri plej frua sinprezento de artisto antaŭ publiko. Por ŝaka malfermo rigardu la paĝon Ŝaka malfermo. |
En simila senco, debuto estas la unuafoja elpaŝo en nova medio aŭ kariero: debuto en tre malalta posteno de firmao aŭ institucio; en la societo; kiel poeto. Tiel ankaŭ la unuafoja prezentiĝo aŭ publika partopreno de sportisto en sporta teamo nomatas debuto.
Kaj nelaste ankaŭ temas pri la socia prezento de adoleskaj infanoj de burĝoj en publika balo, kiel formo de inicado de tiuj junuloj al la burĝa socio. Aparte fama el tiuj baloj por debutanoj ĉiujare okazas en Vieno, kvankam la tradicio origine fontas en Britio kaj aparte furoras en Usono kaj Aŭstralio. Ankaŭ en Latinameriko konatas baloj kaj hispane kaj portugale nomataj Baile de Debutante, kiuj tradicie socie prezentas gejunulojn tuj post ilia dekkvin-jariĝo.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri teatro. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |