Portugala lingvo

latinida lingvo, parolata en Portugalio, Brazilo, kaj aliaj landoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Portugala lingvo
Remove ads

La portugala lingvo (portugale português) estas latinida lingvo, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.

Thumb
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, Galegportugala lingvaro ...

La Instituto Camões estas institucio kreita por proponi kaj plenumi politikon de portugala kunlaborado, same kiel la promocio de la portugala lingvo kaj de ĝia kulturo tra la tuta mondo. La Instituto Camões tiel nomiĝis honore al Luís de Camões, nome la plej konata kaj prestiĝa verkisto de Portugalio.

Remove ads

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de la portugala lingvo.

Origino

La lingvo estiĝis en Portugalio (en la frua 12-a jarcento), devene de la regiona vulgara latino, kiu estis parolata en Iberio de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 9-a jarcento, kaj poste la barbara latino, ĝis la 12-a jarcento. La lingvo disvolviĝis laŭ du branĉoj : la originala branĉo norde, kiu estis parolita en la du flankoj de la rivero Minjo (Minho, portugallingve)- do ankaŭ en la teritorio kiu estas Galegio), kaj alia pli poste sude, nomita islam-araba latinida lingvo, kun kelkaj malsamoj, ĉefe fonetikaj pro araba influo. De la interinfluo de ĉi tiu kun la unua (la galeg-portugala dialekto) elirus la portugala lingvo. La lingvo havis ĝis nun du periodojn: la arĥaikan portugallingvon (12-a jarcento ĝis 15-a jarcento) kaj la modernan portugallingvon (15-a jarcento ĝis nun).

Evoluo

La historio de la portugala lingvo estas historio de la evoluo de la portugala lingvo ekde ĝia origino en la nordokcidento de la Ibera duoninsulo ĝis hodiaŭ, kiel oficiala lingvo parolata en Portugalio kaj en kelkaj landoj de portugallingva esprimo. En ĉiaj aspektoj (fonetiko, morfologio, vortaro kaj sintakso), la portugala lingvo estas esence la rezulto de organika evoluo ekde la vulgara latino alportata de la romiaj kolonoj en la 3a jarcento a.K., kun malgrandaj influoj de aliaj lingvoj kaj kun markita kelta substrato. La arkaika portugala disvolviĝis en la 5a jarcento p.K., post la falo de la Romia Imperio kaj la ĝermanaj invadoj, kiel latinida dialekto, nomita galega-portugala, kiu malsimiliĝis de aliaj iberaj latinidaj lingvoj. Uzita en dokumentoj skribitaj ekde la 9a jarcento, la galega-portugala fariĝis matura lingvo en la 13a jarcento, kun riĉa literaturo. En 1290 ĝi dekretiĝis kiel oficiala lingvo de la regno Portugalio de la reĝo Dinis la 1-a. La salto al la moderna portugala alvenis en la Renesanco, kun la Cancioneiro Geral de Garcia de Resende (1516) konsiderita kiel la normo. La normigado de la lingvo komencis en 1536, kun la kreado de la unuaj gramatikoj, de Fernão de Oliveira kaj João de Barros. Ekde la 16a jarcento, kun la ekspansio dum la epoko de la malkovroj, la historio de la portugala lingvo ĉesis okazi ekskluzive en Portugalio, ampleksante la eŭropajn portugalajn kaj la internaciajn portugalajn.

Remove ads

Strukturoj

Prononco

e = e, sed i en malfortaj pozicioj
u = u
o = u kiam ĝi ne akcentas post forta silabo, regione ankaŭ antaŭ forta silabo; o kiam ĝi akcentas
ou = ; ooi regione
nhnj
lhlj
s = s vortdebute aŭ postkonsone; z inter du vokaloj; ŝz, laŭ regiono, vortfine aŭ antaŭ c, f, p, t, q (ekzemplo: os Portugueses (uŝ Purtugezeŝ) = la portugaloj)
j = ĵ
ã = franca un
ão = naza franca an, sed la o ankaŭ estas naza
x = ŝ, s, ksz. Kune kun c havas nenian sonon (ekzemplo: exceto (esetu) = escepte de)
z = z sed ŝ vortfine en Lisbono kaj Rio-de-Ĵanejro

Fonemiko

Pliaj informoj Specimeno ...

a [a], b [be], c [se], d [de], e [e], f [ef], g [ĵe], h [a-ga], i [i], j [ĵota], l [el(j)], m [em(j)], n [en(j)], o [o], p [pe], q [ke], r [erh(j)/eĥ(j)]*, s [es(j)], t [te], u [u], v [ve], x [ŝiŝ]**, z [ze]  krom tiuj literoj ekzistas ankaŭ: k [ka aŭ kapa], w [dabljuduplu ve], y [ipsilon, aŭ i-gregu).

  • La /R/ estas elparolata multmaniere de portugallingvanoj. La prononco ĥ estas komuna nur en Rio-de-Ĵanejro kaj Lisbono, kie eblas ankaŭ prononci h, kiel en brazila nordo kaj nordoriento, aŭ rr kiel en sudo de brazilo kaj proksime al limoj de Hispanio, kaj ankaŭ retroflekse en areo de indiĝena influo.
  • La litero x, male al aliaj lingvoj, estas tre grava al portugala elparolado. Ĝi havas 4 valorojn : /z/ : exército /i'zεr-sitŭ/; /ŝ/: xeque /'ŝεkj/; /ks/: taxi /'ta-ksj/; /s/: sintaxe /sin'ta-sj/

Krom la literoj, oni ankaŭ povas havi la jenajn grafiajn kombinaĵojn : á, à, â, ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú. Ankaŭ estas la cedilja c "ç" /s/, kaj la duliteroj ch (kiel esperanta ŝ), "lh" /ʎ/ proksime [lj] kiel la itala "gl") kaj "nh" /ɲ/ proksime al [nj] kiel la itala kaj franca "gn"). En la Portugala estas la "gu" kaj "qu" kiuj estas la dulipaj g kaj k', tiu estas, la gŭ kaj kŭ kun la konsonantoj prononcaj samtempe al ŭ. Tio estas pra-hindeŭropa heredaĵo de la portugala kiu malaperis en la plejparto de modernaj lingvoj.

Estas fenomeno nomita "antecipo de sonoreco": la sonora fonemo malmoligas la antaŭan fonemon.

La plej grava en la portugala lingvo estas daŭro de vokaloj. En la portugala, silabo povas esti forta, duonfortamalforta. La vokaloj de fortaj silaboj estas ĉiam longaj, la silaboj de malfortaj silaboj, se estas post la forta, estas mallongaj kaj la vokaloj de malfortaj silaboj antaŭ la forta povas esti longaj aŭ mallongaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la duonfortaj kaj fortaj silaboj povas havi longajn vokalojn, kaj ĉiuj malfortaj silaboj havas mallongajn silabon (antecipo de silabforto). Sed en Brazilo, la tute nefortaj silaboj ankaŭ povas esti longaj aŭ mallongaj. Sekve al tiu regulo, oni ĝenerale la malfortajn finajn silabojn apenaŭ prononcas, ili estas mallongaj kaj preskaŭ nepercepteblaj al kiu ne parolas lingvon kun opozicio longa/mallonga. Kiam la lasta silabo estas la forta silabo, kompreneble, ĝi estas longe prononcata, sed la unua estas tre mallonga kiel en "está" /jŝ'ta/ (li/ŝi/ĝi estas).

La vokaloj estas aŭ fermaj aŭ malfermaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la tonikaj longaj estas fermaj, sed ne en Brazilo, kie la fermo aŭ malfermo dependas de la daŭro de la vokalo en latina lingvo.

Estas tutnecese fari la "sandion" aŭ ligon de vortoj en la prononcado.

Diftongoj

En la Portugala estas multaj diftongoj, inkluzive la nazaj diftongoj : ão kaj õe, preskaŭ neprononceblaj al fremdlingvanoj. Do vorto "quão" (kiom + adjektivo aŭ adverbo) estas prononcata /kŭãŭn/(unusilaba). Estas fenomeno nomita "antecipo de nazeco" kiam vokalo ne naza venas antaŭ de naza konsonanto, ekz cama /'kâmə/, ne /'kama/, escepte en pli malnovaj prononcoj, ekz-e tiuj de nordportugalio, kiuj estas malpli nazecaj.

Pliaj informoj Diftongo (IFA), Ekzemplo ...

Forta silabo

Thumb
Averta signalo pri fervojo en Valença (Portugalio).

Forta silabo povas esti la lasta kiel en "sabiá" /səbi'a/ (turdo), la antaŭlasta kiel en "sabia" /sə'biə/ (oni sciis) kaj la antaŭlasta kiel "sábia" /'sabiə aŭ 'sabjə/ (saĝulino) tio dependas de la senco kaj, ĉefe, de origino de la vorto.

La meto de forta silabo en vorto dependas nur de etimologio. Sekve, oni devas koni la prononcon en la latina lingvo por scii la fortan silabon en la portugala.

Morfologio

Estas du bazaj tipoj da vortoj en la portugala : flekseblaj kaj neflekseblaj.

Flekseblaj estas artikoloj, numeraloj, pronomoj, nomoj kaj verboj. Neflekseblaj estas konjunkcioj, prepozicioj, adverboj, interjekcioj.

Artikoloj

Artikoloj : povas esti aŭ difinaj aŭ nedifinaj. La difina povas esti vira unu-nombra (o), vira multe-nombra (os), ina unu-nombra (a) kaj ina multe-nombra (as). La nedifina povas esti vira unu-nombra (um), vira multe-nombra (uns), ina unu-nombra (uma) kaj ina multe-nombra (umas).

Pliaj informoj Speco, Nombro ...

Numeraloj

Estas nur du tipoj de numeraloj en la portugala, la nombraj vortetoj kiuj indikas la kvanton kaj la vicordaj o-nombrovortoj kiuj indikas la rangon.

1 um 30 trinta 1-a primeiro
2 dois 40 quarenta 2-a segundo
3 três 50 cinquenta 3-a terceiro
4 quatro 60 sessenta 4-a quarto
5 cinco 70 setenta 5-a quinto
6 seis 80 oitenta 6-a sexto
7 sete 90 noventa 7-a sétimo
8 oito 100 cem 8-a oitavo
9 nove 101 cento e um 9-a nono
10 dez 102 cento e dois 10-a décimo
11 onze 110 cento e dez 11-a décimo primeiro, undécimo
12 doze 120 cento e vinte 12-a décimo segundo, duodécimo
13 treze 200 duzentos 13-a décimo terceiro
14 catorze, quatorze 300 trezentos 20-a vigésimo
15 quinze 400 quatrocentos 21-a vigésimo primeiro
16 dezasseis, dezesseisBrazilo 500 quinhentos 22-a vigésimo segundo
17 dezassete, dezesseteBrazilo 600 seiscentos 30-a trigésimo
18 dezoito 700 setecentos 40-a quadragésimo
19 dezanove, dezenoveBrazilo 800 oitocentos 50-a quinquagésimo
20 vinte 900 novecentos 60-a sexagésimo
21 vinte e um 1000 mil 70-a septuagésimo
22 vinte e dois 1001 mil e um 80-a octogésimo
23 vinte e três 1100 mil e cem 90-a nonagésimo
24 vinte e quatro 1101 mil cento e um 100-a centésimo
25 vinte e cinco 1201 mil duzentos e um 200-a ducentésimo
26 vinte e seis 1999 mil novecentos e noventa e nove 300-a trecentésimo
27 vinte e sete 2016 dois mil e dezesseis 400-a quadringentésimo
28 vinte e oito 1 000 000 milhão 500-a quingentésimo
29 vinte e nove 1 000 000 000 bilhão 600-a seiscentésimo, sexcentésimo
1 000 000 000 000 trilhão 700-a septingentésimo
1 000 000 000 000 000 quatrilhão 800-a octingentésimo
1 000 000 000 000 000 000 quintilhão 900-a nongentésimo, noningentésimo
1 000 000 000 000 000 000 000 sextilhão 921-a nongentésimo vigésimo primeiro
1 000 000 000 000 000 000 000 000 septilhão 999-a nongentésimo nonagésimo nono
1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 octilhão 1000-a milésimo
1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 000 nonilhão 2000-a o dois milésimo, o segundo milésimo

Pronomoj

Pronomoj en la portugala estas la nuraj vortoj kiu havas kazojn (nominativon, akuzativon kaj dativon).

Personaj pronomoj : eu (mi), tu (ci, vi unu-nombra), ele (li), ela (ŝi), nós (ni), vós (vi multe-nombra), eles (vira ili, aŭ neŭtra multe-nombro), elas (ina ili).

Ne estas io kiel ĝi, oni, sed krom la simpla ni estas specialaj pronomoj "a gente" kaj "nós" por traduki la esperanta ni. "A gente" laŭlitere signifas la genton, iu ajn homaro kiu inkluzivas "min", kaj "Nós" signifas rekte "ni". Por alparoli aliajn homojn, oni ne uzas normale "vós" (vi multe-nombra, reĝa vi), sed "vocês. La parola uzado de "vós" nuntempe iĝas arĥaisma kaj estas tre malofta, kaj apenaŭ uzeblas de maljunaj generacioj en kamparaj lokoj en Portugalio, aŭ en religiaj kuntekstoj; "tu" estas la familiara "vi" (unu-nombra) en Portugalio. En la plejmulto de regionoj de Brazilo, la familiara "vi" estas "você".

Pliaj informoj Nombro, Persono ...

Substantivoj kaj adjektivoj

Thumb
Grundopentraĵo en Lisbono pri la rivero Taĵo: laŭ la rivero Taĵo oni iras...

Estas du tipoj de "nomoj" en portugala lingvo : substantivoj kaj adjektivoj, kvankam ili estas semantike kaj sintakse malsamaj, morfologie ili havas la saman formon = radiko + tema vokalo (o, a, e, aŭ nulo). Por fari multe-nombron oni plejofte metas -s post la tema vokalo; se la tema vokalo estas nula, oni metas -es, escepte se la lasta fonemo (ne litero!) de la radiko jam estas /s/ (en ĉi tiu kazo la regulo ne estas klara): casa/casas (domo/domoj), menino/meninos (knabo/knaboj), lebre/lebres (leporo/leporoj), lápis/lápis (krajono/krajonoj), sed ás/ases (aso/asoj). La nomoj ne havas kazojn.

La adjektivo sekvas la substantivon laŭ nombro kaj genro.

Pliaj informoj Nombro, Genro ...

Verboj en la portugala, kiel en ĉiuj latinidaj lingvoj estas tre kompleksaj. Estas tri tempoj (estonta, estinta, estanta), tri modoj (subjunktivo, indikativo kaj imperativo), tri aspektoj (perfekta, pluolperfekta kaj daŭra) kaj ses personoj. Verboj povas havi simplajn tempojn aŭ komponitajn tempojn.


Estas du tipoj de adverboj (kiel en Esperanto): primitivaj kaj derivitaj. Primitivaj adverboj (e-vortecaj vortetoj) ne havas especialan karakteron: hoje (hodiaŭ), agora (nun), depois (poste), longe (malproksime). Derivitaj adverboj (e-vortoj) kutime finas per -mente: alegremente (ĝoje), claramente (klare), definitivamente (definitive).


Konjunkcioj, prepozicioj kaj interjekcioj kiel en la Esperanto, ne havas "logikan", unusencan uzon. Portugaloj tro uzas prepozicion a (al, je) por preskaŭ ĉiuj sintaksaj rilatoj, la prepozicio de (de, ekde, el) havas tre ampleksan utilon, ktp.

Sintakso

La kutima vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto, unue la rekta objekto kaj due la malrekta. Sed estas granda libero, inkluzive oni povas fari Objekto-Verbo-Subjekto, kiel la senco permesas aŭ metante antaŭ la rekta objekto la prepozicion 'a' (je):

Bruto matou César (Bruto mortigis Cezaron),
Bruto a César matou (Bruto je Cezaro mortigis),
a César Bruto matou (je Cezaro Bruto mortigis), a César matou Bruto (je Cezaro mortigis Bruto).

En la brazila variaĵo la metado de adverbo estas tutlibera, inkluzive "não" (ne). Tiu rilate, la portugalia varianto estas pli ortodoksa kaj nefleksema:

Não faça isso (PT/BR = (Vi) ne faru tion) / Faz isso não (BR = (Vi) faru tion ne).
Hoje eu não vou lá (PT/BR = Hodiaŭ mi ne iras/iros tien)
Hoje não vou eu lá(PT/ BR = hodiaŭ mi ne estas tiu, kiu iras/iros  dum inversio, tio estas, antaŭ dependa frazo, aŭ kun forta enfazo)(ne iros mi)
aŭ Eu vou lá hoje não (BR = mi iras/iros tien hodiaŭ ne)
samsignifas, nur havas stilan sanĝon. Hodiaŭ, brazilaj junuloj emas meti "não" (ne) post la verbo. La ŝemida adverbo "lá" uzata nur kun verbo "saber" (scii) devige venas post verbo: "sei lá", mi ne scias (laŭlitere mi scias ne).

Remove ads

Parolantoj

Thumb
mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la portugala bildigita malhelverde

Jen la landoj aŭ regionoj, kie la portugala estas oficiala lingvo :

Thumb
La landoj en la mondo kie la portugala estas oficiala lingvo

Aliaj landoj, kie kelkaj homoj ankoraŭ parolas la portugalan: Barato (Dio, Damao, Goa, Mumbajo, Mangalore, Mahé, Cananore, Koĉin, portugalaj kolonioj ĝis 1961); Makao en Ĉinio.

Variaĵoj

Eŭropa portugala (en portugala: português europeu, prononce [puɾtuˈɣez ewɾuˈpew]), konata ankaŭ kiel Luzitana portugala (português lusitano), Iberia portugala (português ibérico) kaj Portugala de Portugalio (português de Portugal) aŭ eĉ “norma portugala”, “normiga portugala” aŭ “malnovmonda portugala” referencas al la portugala lingvo parolata en Portugalio. La norma portugala prononcmaniero, la prestiĝa normo bazita sur la Eŭropa portugala, estas la referenco por Portugalio, la portugal-parolantaj landoj de Afriko, Orienta Timoro kaj Makao. La vorto “Eŭropa” estis elektita por eviti la ripeton “Portugala portugala” (“português português”) kontrasta al la Brazila portugala.

La Brazila portugala (en portugala brasileiro, aŭ português do Brasil) estas serio de dialektoj de la portugala lingvo uzita ĉefe en Brazilo. Ĝi estas parolata de proksimume la 200 milionoj da loĝantoj el Brazilo kaj de kelkaj milionoj da brazilaj elmigrintoj, ĉefe en Usono, Paragvajo, Japanio, Portugalio, kaj Argentino. La Brazila portugala havis sian propran disvolviĝon.

Remove ads

Nova ortografio

Ekde januaro de 2008, la landaro de la Komunumo de landoj de la portugala lingvo, nome: Angolo, Brazilo, Kabo-Verdo, Gvine-Bissaŭo, Mozambiko, Portugalio, Santomeo kaj Principeo, kaj Orienta Timoro  uzan la unuiĝintan ortografion.

  • La paroksitonoj kun duobla ”o”-termino ne plu portos cirkumflekson. Anstataŭ “abençôo”, “enjôo” aŭ vôo, ĉiuj skribiĝos kiel “abençoo” kaj “voo”.[1]
  • Estis ŝanĝitaj la reguloj pri la uzado de dividostreko en la mezo de la vortoj. La dividostreko malaperos en la mezo de la vortoj, krom tiuj en kiuj la prefikso havas la finaĵo ‘r’, kaze de “hiper”, “inter-“ kaj “super”. Pro tio oni skribos “extraescolar”, aeroespacial” kaj “autostrada”.[2]
  • Oni ne plu uzos la cirkumflekson ĉe la triaj personoj de la pluralo de la prezenco de la indikativo, nek ĉe la substantivo de la verboj “crer”, “dar”, “ler”, “ver” kaj ĝiaj derivaĵoj. Estos korektaj la formoj “creem”, “deem”, “leem” kaj “veem”.[1]
  • Oni kreis kelkajn kazojn de duopa formo por fari distingon, kiel, ekzemple, la uzado de dekstrakorna akcento ĉe la unua persono de la pluralo de la perfekta preterito de verboj de la unua konjugacio, kiel ekzemple, “louvámos” en kontrasto kun “louvamos”, kaj “amámos” en kontrasto kun “amamos”. Tiaj formoj, tamen, ne estas tre konsekvencaj ĉar oni ne povas uzi ĝin por la dua aŭ tria konjugacio. Ekzemple, comemos (estinto aŭ estanto, neniam "comêmos" por estinteco), partimos (estinteco aŭ estanteco, neniam "partímos" por la estinteco)
  • La tremao (brazila) entute malaperas. Estos korekte en Brazilo skribi “linguiça”, “sequência”, “frequência” kaj “quinquênio”, anstataŭ lingüiça, seqüência, fregüência kaj qüinqüenio.[3]
  • La alfabeto havos 26 literojn anstataŭ nur 23, inkludante la literojn “k”, “w” kaj “y”.[4]
  • Ne plu uziĝos la akcento por distingi inter “pára” (verbo) kaj “para” (prepozicio).
  • En Brazilo la dekstrakorna akcento foriĝos de la malfermitaj diftongoj “ei” kaj “oi” de la paroksitonaj vortoj kiel “assembléia”, “idéia”, “heróica” e “jibóia”. Korektaj formoj estos assembleia, ideia, heroica e jiboia;[5]
  • En Portugalio malaperos ĉe la skribita lingvo la “c” kaj “p” en vortoj, kie ili ne prononciĝas, kiel en “acção”, “acto”, “adopção” e “baptismo”. Ĝustaj estos: ação, ato, adoção e batismo.
  • Portugalio konservos la dekstrakornan akcenton super la “e” kaj la “o” antaŭ “m” aŭ “n”, dum Brazilo daŭre uzos circumflekson ĉe ĉi tiuj vortoj, tiele: académico/acadêmico, génio/gênio, fenómeno/fenômeno, bónus/bônus.[1] Portugalio konservos duobligitajn konsonantojn "nn" kaj "mm" kiam ili estas legitaj malkunigite, ekz-e comummente (legita en Portugalio kiel comum-mente), kaj connosco (legita com-nosco). Braxilo tamen ne uzos ilin, ĉar tradicie ili ne ekzistas en Brazilo kaj estas legitaj kiel "comumente" kaj "conosco". Aliaj malsamoj estas ekzemple "amnistia" en Portugalujo kaj "anistia" en Brazilo, kvankam ambaŭ skribas "amnésia", "amniótico" ktp.
Remove ads

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads