Defendisto
defenda pozicio en futbala teamo / From Wikipedia, the free encyclopedia
En futbalo, defendisto aŭ arierulo[1] aŭ defendanto, estas ludanto kiu partikulare zorgas por malhelpi la proksimiĝon de kontraŭuloj al sia golejo kaj ĉefe ke ili ne faru golon. Plej ofte fizika forto necesas por rapide kuri kaj bari la vojon de rivalo kaj foje eĉ por energie malhelpi lian kontrolon de la pilko. Famaj arieruloj estis aŭ estas Franz Beckenbauer, Javier Mascherano, Roberto Carlos, Filipe Luís, Jordi Alba, Yuto Nagatomo, Dani Alves, ktp.