Defendo Petrov
la ŝaka ludkomenco 1. e4 e5 2. ♘f3 ♞f6 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Defendo Petrov aŭ Rusa defendo (ECO C42-C43) estas unu el la plej efikaj defendoj kiam la celo estas egaligi sed ankaŭ estas vero ke estas tre malfacile venki per ĝi. Ĉi tiu egaligema famo portis malavantagon al tiun ĉi malfermo en la majstra praktiko kaj sekve en la konsidero de la ŝatantoj. Tamen se kelkaj egalecoj sufiĉas por akiri bonan rezulton ĉi tiu estas la plej sekura defendo. La analizo de Aleksandro Petrov komence de la 19-a jarcento revigligis la defendon kaj ĝi portas lian nomon honore al li. Ĉi tiu sama defendo troveblas kun la literumo Petroff, kiu respondas al la franca transskribo de la rusa nomo.