Dehisko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dehisko laŭ PIV estas la spontana "malfermiĝo pro natura disiĝo" de seka frukto, ekzemple kapsulo. Dehiskado similsence estas la "ago, per kiu perikarpo malfermiĝas por eligi grajnon, aŭ antero por ellasi polenon".
Temas do pri la spontana malfermo de planta strukturo por liberigi sian antaŭe protektan enhavon.
La pluraj partoj de la antaŭe protekta ŝelo, kerno aŭ kapsulo malfermiĝantaj je la dehisko nomatas klapoj.
- Kategorio Dehisko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri botaniko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |