Denis Ŝmihal
ukraina politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Denis ŜMIHAL (ukraine Денис Анатолійович Шмигаль), naskiĝis la 15-an de oktobro 1975 en Lvivo, estas ukrainia politikisto, ĉefministro ekde la 4-a de marto 2020.
Remove ads
Biografio
Denis Ŝmihal studis kaj diplomiĝis en Lvivo en 1997[1]. Inter 1995 kaj 2009 li estis ano de la administrado de diversaj firmaoj en Lvivo. Li iam estis kunlaboranto de Rinat Aĥmetov, la plej riĉa homo en Ukrainio[2].
Li eniris la ŝtatservon de la Lviva regiona ŝtata administracio en 2009, poste en 2014 estis nomumita vicestro de la ĉefa departemento de la Ministerio de Enspezo de la Lviva regiono[1].
De aŭgusto 2019, li estis la prezidento de la Ivano-Frankivska provinco[3].
La 4-an de februaro 2020, laŭ propono de ĉefministro Oleksij Honĉaruk, la Verĥovna Rada nomumis lin Vicĉefministro kaj Ministro de Komunuma kaj Teritoria Disvolviĝo de Ukrainio, anstataŭigante Aliona Babak.
La 4-an de marto, post la demisio de Oleksij Honĉaruk kaj post la propono de prezidanto Volodimir Zelenskij, kies populareco en la publika opinio estis malpliiĝanta, Denis Ŝmihal estis nomumita ĉefministro fare de la Rada. Lia registaro, formita la saman tagon, havas pli spertajn membrojn ol la antaŭa, la juna eksiĝinta Ministro pri Defendo estas anstataŭigita per emerita generalo, Andrij Taran[3]. Ĉi tiu rearanĝo estis malbone perceptata de la merkat-medioj ĉar ĝi intervenas meze de la kronvirusa pandemio kaj dum la intertraktadoj pri nova financa helpo de la Internacia Monunua Fonduso (IMF), dum la eksiĝinta Ministro pri Financo, aprezita de okcidentaj landoj, ne estis reenoficigita[3].
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads