Departemento Donnersberg
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Département du Mont-Tonnerre (france; germane Département Donnersberg (ankaŭ en Esperanto departemento Donnersberg) estis administra unuo sur la teritorio de la hodiaŭaj germanaj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando, kiu estis formita post la Unua Koalicio-Milito kadre de la francaj revoluciaj militoj ekde la jaro 1797 laŭ la ekzemplo de la francaj departementoj kaj ekzistis ĝis la jaro 1814, antaŭ la viena kongreso de 1815. La « Département du Mont-Tonnerre » precipe egalas al la hodiaŭa Palatinato kaj Rejnhesio. Partoj de la suda palatinato en tiuj 17 jaroj apartenis al la «Département Bas-Rhin“ (departemento malsupra Rejno) kun sidejo en Strasburgo.
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Mont-Tonnerre. Bonvolu diskuti en la Diskuto. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion. |