Darmo
koncepto de hindaj religioj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Darmo[1] (sanskrite धर्म dharma), havas multajn difinojn rilate al la religiaj tradicioj de Hindio, inkluzive de Hinduismo, Budhismo, Ĝajnismo, kaj Sikismo. Ĝi estas centra teologia aŭ filozofia koncepto de Hindiaj religioj, kiu plejofte rilatas al homaj devoj, sed ankaŭ al la instruitaj normoj pri ĉi tiuj devoj kaj eĉ la rezultoj de devoplenumado.