religio, deveninta el Hindio (nuntempa Barato, Pakistano, kaj Bangladeŝo) From Wikipedia, the free encyclopedia
Hinduismo estas la ĉefa religio en Barato kaj Nepalo. La unua signifo de la vorto (uzita de islamanoj) estis la religio de la popolo, kiu loĝas trans la rivero Sindhu aŭ la Induso. Paroli pri "Hinduismo" estas iom kiel paroli pri "Eŭropismo"; la popoloj de Hindio kompreneble havas multajn malsamajn kredojn, same kiel tiuj de Eŭropo.
Hinduismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
religio kulturo vivstilo principaj grupoj de religioj eksonimo | |||||
hinda religio • popola religio • religio de ŝtato | |||||
Komenco | nekonata valoro vd | ||||
Antaŭe | vedismo vd | ||||
Poste | budhismo • ĝainismo • Sikismo vd | ||||
| |||||
| |||||
Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
Iuflanke, en Barato oni povas trovi kelkajn pligrandajn sektojn, ekz. viŝnuismon aŭ ŝivismon. Anoj de unu sekto konsentas la sanktecon de la aliaj kaj eĉ ofte, de aliaj religioj, do ilia rilato ne estas kiel ekzemple la rilato inter judismo kaj kristanismo.
Aliaflanke, oni ofte aŭdas, ke la fundo de hinduismo estas la Vedoj, la plejfruaj skribaĵoj de Hindio. Nur la sektoj, kiuj akceptas la Vedojn, estas "ortodoksaj". Ekzemploj de ne-ortodoksaj hindaj sektoj estas Budhismo aŭ Ĝajnismo.
Laŭ la popola religio de Barato, ankaŭ la epikoj Mahabarato kaj Ramajano estas sanktaj fontoj de hinduismo, same kiel la Puranoj (dirakontoj).
Laŭ multaj Hinduoj:
Hinduismo prezentas multajn diojn, sed laŭ kelkaj hinduaj teologoj ili estas nur diversaj aspektoj de la ununura Dio. Inter ili gravegas Ganeŝo, Kalio, Lakŝmio, kaj Sarasvatio.
Hindua spiriteco praktikiĝas precipe laŭ du ĉefaj skoloj, kiuj originas el du malsamaj diaĵoj Viŝnuo kaj Ŝivo, antikve el malsamaj devenoj, sed kiuj unuiĝis same kiel Brahmao en la komuna "stoko" kaj sinkretismo tipa por tiu religio: ŝivismo kaj viŝnuismo.
Hindū estas la persa nomo de la rivero Induso, unue menciita en la malnova persa lingvo, korespondata al la Veda Sanskrita vorto Sindhu, – la Induso[1].
La Rigvedo mencias la teron de la hindarjoj kiel Sapta Sindhu (la tero de la sep riveroj de la nordokcidento de Sudazio, unu inter ili estante la Induso).
Tio korespondas al Hapta Həndu en Avesta (Vendidad aŭ Videvdad 1.18) - la sankta skribo de zaratuŝtrismo. La vorton uzis la homoj vivantaj okcidente de la Induso por nomi la popolojn, kiuj loĝis sur la hinda subkontinento trans la "Sindhu"[2]. En islamo, la vorto, kiun oni trovas en arabaj tekstoj - Al-Hind - rilatas ankaŭ al la tero de la popolo, kiu vivis sur la teritorio de la nuntempa Hindujo[3].
La persa vorto (malnovperse: Hindūk, perse: Hindū) estiĝis dum la islamaj invadoj, oficiale sub la sultanlando de Delhio kaj aperis kaj en Sudhindujo kaj en kaŝmiraj tekstoj ekde 1323[4], sekve, pli kaj pli kutime, sub la brita koloniado. Konsekvence la vorto hinduo ne devenas de popoloj "hinduaj" mem, kvankam oni adoptis ĝin poste. Ekde la fino de la 18-a jarcento la vorto estis uzata kiel termino ĝenerala por la plej multaj tradicioj religiaj, spiritaj kaj filozofaj de la subkontinento, krom la religioj hinddevenaj kiel siĥismo, budhismo aŭ ĝajnismo. Tiel, laŭ tiu vidpunkto, estas hinduo tiu, kiu respektas la filozofion de la vedoj (tradukebla per scioj) kaj akceptas ties aŭtoritaton.
La vorton hinduo enkondukis en la okcidentan mondon la angla lingvo[5]. En Francujo oni uzis la terminojn brahmanismo aŭ religio de la brahmaanoj ĝis la 19-a jarcento.[6]
Hinduismo aŭ sanātana dharma ("ordo socikosma eterna") similas pli al kultura substrato, viv- aŭ pensmaniero, ol al organizata religio. Tio, kion oni nomas nuntempe "hinduismo" estas la provo kunigi diversajn kredojn devenantajn de la malnova veda panteono forgesita pro la populareco de Ŝivo, Viŝno aŭ Kriŝno[7].
Hinduismon oni nomas ankaŭ arja religio (Arya Dharma), kio signifas noblan religion. Troveblas ankaŭ la termino Vaidika Dharma (religio veda).
En 1966 la suverena kortumo de Barato difinis la kadron de la hindua kredo[8] tiel:
Laŭ teorio starigita de Max Müller migris ĉirkaŭ 2000 a.K., fine de la Induso-civilizacio arjaj triboj al norda Hindujo. Tiuj arjoj influis la postan kulturan evoluon en la tuta regiono. Iuj hindaj historiistoj tamen opinias, ke la arjoj jam estis setlanta tribo, kiu tiuepoke atingis la superregadon.
Inter la plej malnovaj konservitaj tekstoj de Hindujo estas la Rigvedo, la Samavedo, la Jajurvedo kaj la Atarvavedo kaj krome kelkaj astronomiaj tekstoj. Ne eblas certe datigi la plej malnovajn hindajn tekstojn. Ili ebligas bildigon de la frua religia vivo punktita de best- kaj plantoferaĵoj, ritaj purigoj kaj himnoj al dioj. Jam tiam oni adoris ĝis nun konatajn diojn kiel Viŝnuo, Brahmo kaj Sarasvati, kvankam ili tiam ankoraŭ ne estis inter la ĉefaj diaĵoj.
La frua veda religio havis nek templojn nek dibildojn. Al diaĵoj oni preĝis per fajrooferado, oferado de la sankta suko Soma, Ghi (buteraĵo), lakto, pano kaj foje viandaĵo.
Hinduismo estas fandiĝo de pluraj diversaj religiaj sistemoj: la malnovaj hindaj religioj kaj la religioj de la verŝajne el la nordo venintaj arjoj. Granda parto de la indiĝenoj de Hindujo, kies historio situas ĉefe en mallumo, estis verŝajne dum la jarcentoj pelitaj al pli sudaj regionoj. El tiu kulturo eble devenas elementoj kiel adoro de diinoj kaj sanktaj bestoj. En la Rigvedo (datita ĉirkaŭ 1200 a.K., sed sen certeco) de la arjoj kontraŭe dioj estis priskribitaj kiel personigitaj naturfortoj, tekstoj parolis pri oro, bovoj kaj luktoj kaj starigis demandojn pri dieco. "Al tio, kio estas unu vero, saĝuloj donas multajn nomojn, ili nomas ĝin Agni, Jama, Matariŝvan." (Rigvedo 1,164,46)
En la sekva evoluŝtupo (ĉirkaŭ 800 a.K.) la kasto de la brahmanoj atingis per komplikaj ritualoj altan influon. En la epoko de la upaniŝadoj (700 ĝis 500 a.K.) komenciĝis nova orientiĝo. Ĝi jam videblis en la brahmana-j, la aranjaka-j kaj la filozofio de la upaniŝadoj. La disigo en tiujn tri tekstogenrojn sekvas la hindan tradicion, sed la limoj inter la tekstogenroj estas flua. Brahmana-j evoluigis komplikan oferadan teologion; aranjaka-j (arbaraj aŭ sovaĝecaj libroj) traktas pri sekretaj instruoj, kiujn oni diskutis ne en vilaĝoj, sed ekstere, ĝuste en arbaroj; upaniŝadoj fine entenas mistikajn ideojn. Temas pri ĉirkaŭ 250 tekstoj, kiuj estiĝis tra jarcentoj kaj traktas temojn kiel reenkarniĝo, jogo kaj karmo. Ĉefe la 13 vedaj upaniŝadoj influis la postan hinduismon.
La fino de la upaniŝada epoko estas ofte konsiderata kiel distranĉo: en hindologio la epoko antaŭa estas kutime nomata brahmanismo, hinduismo rilatas nur al la sekva epoko. Ekde 500 a.K. hinduismo verŝajne spertis sian ĝis nun transdonitan formon. La lingvo de transdono estis la Sanskrita, hindeŭropa lingvo, parenca al la plej parto de eŭropaj lingvoj. La ĉefaj dioj en tiu epoko estis Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivo. Oni konstruis templojn, starigis statuojn kaj estiĝis multaj kultaj kaj benaj ritoj.
Kriŝno kaj Rama, laŭ hindua kredo homaj enkorpiĝoj de la dio Viŝnuo, aperis en la epika literaturo inter 200 a.K. kaj 400 p.K.. La Ramajano kaj la Mahabarato estas vastaj kaj ankoraŭ nuntempe multe legataj poeziaĵoj el tiu epoko. La plej grava parto de la Mahabarato estas la instrupoemo Bagavadgito. En tiu epoko okazas la formiĝo de multaj diversaj kredoj, kiuj aparte adoras unuopajn diojn (kiel ekzemple Ŝaktismo, Ŝivismo kaj Viŝnuismo), kiel ankaŭ la kodigo de la brahmana instruo en la dharma sutra kaj la dharma shastra.
Ekde la 4-a jarcento a.K. la hinduismaj religioj perdis anojn pro budhismo, sed ili neniam tute neniiĝis kaj estis ekde la 4-a jarcento p.K. denove preferataj de la reĝoj. La sekvan periodon inter la jaroj 400 kaj 1000 karakterizas la Puranoj kaj multo da historiaj, mitaj kaj instruaj verkoj. Komenciĝis ankaŭ en tiu epoko tantrismo.
En la 8-a jarcento la filozofo Adi-Ŝankaro fondis la unuajn hinduajn ordenojn.
Ekde la jaro 711 kaj la konkero de Sindh fare de islamaj trupoj ekzistas islamanoj sur la hinda subkontinento. Fine de la 11-a jarcento islamo disvastiĝis ĝis Panĝabo kaj gajnis superregon en vastaj partoj de norda Hindujo.
La estreco de la mogoloj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj pligrandigis la islaman influon al hinduaj socioj de norda Hindujo, kaj kvankam la diversaj regnestroj sekvis malsame la konsilojn de siaj ortodoksaj islamaj elitoj kaj foje perforte atakis hinduajn templojn, atestas ĉeesto de multaj hinduaj oficistoj kaj armeestroj ĉe la mogola kortego kaj la superrego de hinduaj komercistoj ĉefe en la regiono de Guĝarato de ĉefe pacema kunvivado de islamanoj kaj hinduoj en Hindujo en la epoko de islama estreco super la lando.
En Panĝabo estiĝis ekde la komenco de la 16-a jarcento siĥismo.[9]
La falo de la mogola imperio samtempis kun la alveno de la Brita Orienthinda Kompanio, kiu alfrontis hinduismon al kristana kaj okcidenta pensaroj.
En la 19-a jarcento estiĝis en Hindujo diversaj religiaj sociaj reformmovadoj, kiuj naskiĝis el la renkontiĝo de hindaj kaj eŭropaj ideoj. Eĉ en hinduismo mem la Kastosistemo kaj vidvinbruligo estis diskutataj. Kadre de tia evoluo, hinduoj eksentis sin kiel unuiĝintaj (kio antaŭe ne okazis). Dekomence novhinduismo estis ligita al la sendependecstreboj. Kristanaj misiistoj en Hindujo sukcesis malpli konverti al kristanismon, ol pripensadon de la propra religio. La tradukoj de eŭropaj fakuloj pri hindologio de sanskrito al la angla kaŭzis la disponigon de tradiciaj tekstoj al plej vasta publiko, ankaŭ en Hindujo.
Pluraj organizaĵoj kreiĝis tiutempe, kiel ekzemple Brahmo Samaj (1828) aŭ Arya Samaj (1875).
Laŭ la modelo de kristana misio Svami Vivekananda fondis en 1897 la organizon de la misio Ramakriŝna, celante disvastigi en la tuta mondo la instruadon de Vedanto, kiun li konsideris la perfektaĵon de religioj. Lia instruisto, Ramakriŝna, opiniis, ke ĉiuj religioj de la mondo proklamis la saman veron, ke la multeco de religioj estis nura ŝajno (maya). La parolado de Vivekananda antaŭ la universala parlamento de religioj en 1893 en Ĉikago, kie li unue prezentis hinduismon kiel universalan religion, estis la unua okazo, kiam hinduismo prezentiĝis ekster Hindujo.
La sendependecmovado de Hindujo gvidata de Mahatma Gandhi per ne-perforta rezisto plialtigis la intereson pri hinduaj tradicioj en la okcidenta mondo.
La sanktaj skriboj de antikva Hindujo ordiĝas en tri grandaj kategorioj.
Fakuloj konsentas, ke la vedoj estas la religiaj tekstoj la plej malnovaj en la mondo. La vedoj estas konsiderataj ŝruti (revelacio) de la hinduoj. Oni diras, ke ili estis revelaciitaj de la brahmano al saĝuloj (riŝi), kiam tiuj estis en profunda meditado. Sekve la ideoj, kiuj jam cirkulis delonge, estintus kodigataj kaj kompilitaj de saĝulo nomata Vyaça (laǔlitere, la kompilisto, kvankam tiu nomo eble rilatis al grupo de personoj, personigita pro tradicia bezono). Surbaze de indicoj, internaj kaj eksteraj esploristoj proponis plurajn datojn por la estiĝo de la vedoj, de ĉirkaŭ 5-a jarmilo a.K. ĝis 15-a jarcento a.K.[10].
En la tradicia hindua vido la vedoj estus ne-personaj, senkomencaj kaj senfinaj, kio signifas, ke la veroj priskribitaj en la vedoj estas eternaj, kaj ke ili ne estas kreaĵoj de la homo menso. En tio ili malsamus de la instruoj de budhismo kaj ĝajnismo.
Ekzistas kvar vedoj: la rigvedo, la jajurvedo, la samavedo kaj la atarvavedo pli nova. La rigvedo entenas mantrojn por alvoki deva-ojn por la ritoj de fajroferto; la samavedo estas kantaro kun notoj muzikaj; la jajurvedo havas detalajn klarigojn por ofertoj; kaj la atarvavedo konsistas el filozofaj kaj duonmagiaj tekstoj de ĉarmaĵoj kontraŭ malamikoj, sorĉistoj, malsanoj kaj eraroj dum oferado. Ĉiu el ili estas dividita en kvar sekciojn:
La vedoj konsistas el mistikismaj kaj alegoriaj tekstoj. Multaj skoloj enkuraĝigas al filozofia kaj metafora interpretado anstataŭ tro laŭlitera. La sono de vedaj mantroj kaj ankaŭ de sanskrito mem estas taksata puriga. Strikta parola tradicio pri la transdono de la vedoj konservis ilin tra la epokoj.
La vedoj estas konataj sub la nomo ŝruti (tio, kio estis revelaciita). La pli novaj libroj estas nomataj smriti (tio, kio estas memorigita aŭ memoro/tradicio). La literaturo ŝruti estas skribita en veda sanskrito, sed la tekstoj smriti en klasika (pli facila) sanskrito, kaj iuj eĉ en prakrito, la komuna lingvo. Ĉar alireblaj al ĉiuj la tekstoj smriti estis rapide tre populara en ĉiuj tavoloj de la hinda socio. Eĉ nuntempe la plimulto de la hindoj pli bone konas la literaturon smriti ol ŝruti.
La aro de la smriti-tekstoj estas la populara ekvivalento de la ŝruti, per la historioj de dioj kaj herooj ĝi instruas la hindan pensadon. La plej multaj tekstoj referencas al la sanktaj vedoj, ilia celo estas malkodi kaj instrui la antikvajn mesaĝojn al la popolo. Tamen tiu literaturo ne estas malpli valora ol la ŝruti, kontraŭe ĝi estas tre riĉa kaj prezentas filozofajn dialogojn tre profundajn.
La tekstoj smriti inkluzivas:
La Bagavata Purano (sanskrite भागवतपुराण, Bhāgavata Purāṇa), ankaŭ nur la Bagavato, estas unu el la dek-ok grandaj Puranoj (Mahāpurāṇa, "Grandaj Rakontoj") de hinduismo.
La hindua kosmogonio instruas, ke la principo de ĉiu vivo, de ĉiu progreso, de ĉiu energio devenas de la diferencoj, de la kontrastoj[11].
La hindua kosmogonio estas la hindua teorio pri la kreado de la universo kaj de ties bildo. Ĝin karakterizas daŭra apero de la cifero 7.[12]
La mondo estis kreita en formo de ovo (la "ovo de Brahmao"). La supera duono de la kosma ovo dividiĝas en sep regionoj: la tri unuaj, tero, aero kaj ĉielo, kune estas la triloka (tri mondoj) kaj superas ilin la kvar ĉielaj regionoj, kiuj estas la loĝejo de la dioj.[12]
La malsupra parto de la kosma ovo entenas sep inferajn regionojn (patala), kiuj formas etaĝojn en kiuj loĝas demonoj kaj serpentoj[12]. Malsuper la kosma ovo troviĝas la primitiva oceano, formita de sep aliaj inferaj regionoj.[12]
La tero estas dividita en sep kontinentojn ĉirkaŭitajn de sep maroj.[12]
La dio de la vedoj laŭ la panteisma, aŭ eĉ panenteisma akcepto de la termino, estas Brahmo[13], kiu estas la ultima realo, la absoluta aŭ universala animo (paramatman), la Unu-o[14].
|
La Brahmo estas nepriskribebla, neŭtra, neelĉerpebla, ĉioscia, ĉiea, originala, senfine ekzista, ... la finfina principo senkomenca kaj senfina de la tuta universo.[14] La Brahmo, kiun oni nepre ne konfuzu kun la dio Brahmao aŭ la nomo de la hinduaj sacerdotoj, la brahmanoj, estas rigardata kiel la kosma animo.[14]
Tia absoluo, kiun hinduoj nomas ankaŭ per la sanskrita tat ("tio") estas laŭ sia eco mem malfacile reprezentebla.[14]
|
La ĉefaj personigitaj dioj estas tiuj de la trimurti. Ili estas Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivo, kiuj korespondas al la agado krea, konservema kaj detruema de la absoluta Brahmo.[14]. Ili estas tri aspektoj ne disigeblaj de la strukturo de la universo.[14]
La eco de Brahmo ne malhelpas, ke ĝi manifestiĝu sub formo de personigita dio[14]. La hinduismo laŭ religiaj tendencoj donas diversajn nomojn al la persona dio. Ĝenerale ekzistas tamen tiu de Iŝvaro ("La plej alta sinjoro"), termino ĉefe filozofa, ĉar, en la praktika ĉiutaga kulto oni alparolas kutime unue el la anoj de la Trimurtî: Ŝivo aŭ Viŝnuo, kaj malpliofte, Brahmao (ĉar tiu lasta, kreante vivajn kreitaĵojn, generas sansaron, la ciklon de renaskiĝoj, kiun oni provas forlasi).[14]
Ramo (en Sanskrito: राम, IAST: Rāmaḥ) estas la sepa avataro de la dio Viŝnuo. En hinduismo kaj la Vedoj, Narajano (sanskrite नारायण, Nārāyaṇa) estas unu el la dioj aŭ kosmoprincipo. Li estas ofte identigita kun Viŝnuo.
Pro la personaj manifestiĝoj (diaĵoj) de la ne-persona dio Brahmo, Hinduismo estas politeisma religio[14][17]; kaj tiel tiu religio havas grandan varion kaj diversecon de 330 milionoj da diaĵoj (tiu nombro estas foje konsiderata simbola[18]).
|
La Dek Enkarniĝoj (sanskrite: दशावतार, daśāvatāra) estas la dek ĉefaj enkarniĝoj de Viŝnuo, la hindua dio de konservado. Oni diras, ke Viŝnuo malsupreniras en formo de enkarniĝo por restarigi la kosman ordon.
Ŝivismo estas unu el la plej grandaj branĉoj de Sanāthan Dharma (Hinduismo), kultanta Ŝivon kiel la Superan Estaĵon.
La diversaj enkarniĝoj (avataroj) de la trimurti (Kriŝno estas avataro de Viŝnuo) estas grandaj diaĵoj. La malgrandaj diaĵoj estas kreaĵoj aŭ idoj de la grandaj diaĵoj. Ganeŝo, kiu estas grava diaĵo de hinduismo, ligiĝas al Ŝivo kiel ido aŭ kreaĵo laŭ la mitoj evoluiĝantaj pri ĝi.
En Hinduismo, la rivero Ganga estas konsiderata bhakti au sankta kaj estas personigita kiel Devi aŭ diino Ganga. Ŝi estas adorata de Hinduoj, kiuj kredas, ke banadi sin en la rivero havigas la pardonon de pekoj kaj plifaciligas "mokŝa" (nome la liberigo el la ciklo de la vivo kaj morto); la akvo de Ganga estas konsiderata tre pura. Pilgrimantoj mergas la antĝesti, nome la cindrojn de siaj parencoj en Gangon, kio estas konsiderata de ili kiel alportanto de spiritoj pli proksimen al la mokŝa.
Durgo (sanskrite दुर्गा, Durgā, kiu signifas "la nealirebla" aŭ "la nevenkebla"; bengale দুর্গা, durgā aŭ মা দুর্গা, mā durgā, kiu signifas "Patrino Durgo") estas la ĉefa formo de la patrina diino en hinduismo.
Rati kaj Kamadevo estas gedioj asociaj al amo kaj al sekso.
Ogro (sanskrite: : राक्षस, rākṣasa) estas supernatura estaĵo en Hinduismo kaj Budhismo. La vortoj "ogro" kaj "demono" estas iafoje interŝanĝeblaj.
La hindua religio kredas je la ekzisto de ĉielaj estaĵoj nomataj deva. La eco de tiuj devaoj analizeblas laŭ tri punktoj:
La plej malnovaj vedaj tekstoj parolas pri 33 deva-oj. Sekve la nombro kreskegis - ĝis 330 milionoj, sed neforgesante la principon, ke Brahmo estas ĉiea.[22]
Om (aŭ Aŭm) estas unu el la sanktaj simboloj de hinduismo. Ĝi estas la originala sono, kiu devenis de la kaoso antaŭ la kreado, la fonto de ekzisto. Oni uzas ĝin kiel prefikso, kaj foje sufikso al mantro kaj al iu ajn hindua preĝo. Ĝi reprezentas la kuniĝon de tri materistatoj: sattva, tamas kaj raja, kaj la tutan universon.
Skribita "Om", ĝi estas la mallongigo de Aŭm, la originala vibro.[23]
La sono Om estas plena je profunda simbola mesaĝo: ĝi estas la originala dia vibrado de la universo, kiu reprezentas ĉian ekziston, ĉirkaŭantan ĉiun naturon en unu fina vero.[15]
Filozofiaĵoj konstituantaj la fonton de tio, kion oni nomas nuntempe hinduismo, estis transdonitaj parole dum jarcentoj kaj estis unue skribitaj en la unua duono de la 1-a jarmilo a.K.. La sistemo religia kaj kultura, kiun oni nomas hinduismo evoluis sur la hinda subkontinento kaj nur malofte transiris ties limojn.[24]
Hinduismo evoluigis antikvajn astika-ojn aŭ ortodoksajn (ĉar ili akceptis la aŭtoritaton de la vedoj) skolojn de filozofio, aŭ ŝadarŝana-oj. Tiuj sistemoj, aŭ darŝana-oj de klasika hinduismo estas entute ses; ĉiu el ili estas la frukto de longa ellaborado kaj atestas pri vasta literaturo[24]:
Nastika aŭ ne-ortodoksaj skoloj estas ĝajnismo, budhismo kaj ĉarvaka, la antikva klasika ateismo de Hindujo, kiu rifuzas la ekziston de la animo aŭ de atman.
En hinduismo Budho (Budao) estas rigardata kiel avataro de Viŝnuo. En la purana-tekstoj li estas la dudekkvara de la dudek kvin avataroj indikante ontan finan reenkarniĝon.[25] Iuj hinduaj tradicioj[26] mencias Budhon kiel la plej lastan el la dek ĉefaj avataroj konataj sub la nomo de dacavatar (dek enkarniĝoj de Dio).
Hinduismo aldone al kvar periodoj de la vivo de hinduo konsideras kvar vivocelojn aŭ puruŝarta-ojn. Homaj deziroj estante naturaj, ĉiu el la celoj utilas por perfektigi la scion pri la homo, ĉar per vekiĝo de la sentoj kaj partopreno en la mondon, li malkovras la principojn. Tamen hinduo ne estu ĉarmata por ne senfine sekvi la ciklon de samsara.
Tamen, oni ne forgesu, ke por hinduo, danke al bakti (pieco) eĉ besto povas atingi liberiĝon danke al pieco al diaĵo, kontraŭe al budhismo, ĝajnismo aŭ siĥismo, religioj hindaj, kiuj konsideras, ke estas necese naskiĝi homa por atingi mokŝa-on.[30]. La atingo de tia absoluta liberiĝo estas la celo de ĉiuj filozofioj kaj de ĉiuj mistikaj teknikaj hindaj[7].
Tiuj versoj de Kalidaca bone resumas tiun penson:
|
La spirita vivo de hinduo estas tradicie dividita en kvar etapoj aŭ aŝrama[32]. Tiuj kvar etapoj estas ligitaj al kvar vivoceloj, ĉiu etapo ebligas atingi plej bone unu el la celoj.
Ahimsa estas koncepto, kiu rekomendas ne-perforton kaj respekton por ĉia vivo, ĉu homa, ĉu besta, kaj eĉ vegetala. Ahimsa estas ofte tradukita kiel ne-perforto, sed fakte ĝi signifas ne-malutilon rilate al ĉiuj vivaj estuloj, aŭ respekton de vivo ĉia. En pozitiva aŭ aktiva senco ahimsa estas sinonimo de kompato, de bonintenco. La sanskrita radiko hims (malutili). Ahimsa fondiĝas je veda ordono:
|
La termino ahimsa aperis unue en la upaniŝadoj kaj en la rajajogo ĝi estas la unu el la kvin jama, aŭ eternaj ĵuroj, nemalhaveblaj por jogo.
Tiurilate Bishma skribis en la Mahabarato:
|
La kredo je reenkarniĝo estas fundamento en budhismo, ĝajnismo kaj hinduismo: ni ĉiuj estis, estas kaj estos (eble) bestoj dum la vico de niaj multegaj vivoj.
Ahimsa estas la filozofa nocio de hinduismo (sed ankaŭ de budhismo kaj ĝajnismo), kiu enkondukis vegetarismon kiel idealan nutradmanieron. Laŭ iuj taksoj, 85% de la hinda popolo[36] nutras sin vegetare (sen viando, nek fiŝaĵo, nek ovoj; fekonditaj ovoj estas konsiderataj nutraĵoj ne-vegetaraj en Hindujo[37]): ĉefe en la ortodoksaj komunumoj de suda Hindujo, en iuj nordaj ŝtatoj kiel Guĝarato, aŭ en Karnatako, kie grandas la ĝajna influo. Tiu nutradmaniero baziĝas ĉefe je laktaĵoj kaj legomoj. Iuj eĉ evitas cepojn kaj ajlon pro ties ecoj raja, tio estas pasiigaj. En tradicia Hindujo, brahmano valoris nenion sen sia bovino, ĉar ĝi donis al li la plej ŝatatan oferaĵon por la dioj. La persona darma de brahmanoj inkluzivas vegetarismon, ĉar li devas havi vivon tute puran.[38] Hinduismo promocias vegetarismon.[39] Ĝi ne promocias konsumon de viandoj, de fiŝaĵoj kaj de fekonditaj ovoj, ĝi tamen estas tolerita en la kadro de la rango indikita en la vedoj: malsupera, ne-respektema de ahimsa kaj nepura kompare al vegetara nutradmaniero.[40]
Iuj brahmanoj estas ne nur vegetaranaj, sed veganaj, manĝantaj nenian bestodevenan nutraĵon (laktaĵoj, ktp.).
Ĝenerale, la upaniŝadoj jam ekde la 6-a jarcento a.K. substrekas, ke bestoj kaj homoj estas gefratoj, ĉar loĝas en ambaŭ atman, kaj estas tiel sanktejoj de Brahmao. Estas ĝuste, ĉar ĉiuj vivuloj estas sanktejoj de Brahmao, ke ne ekzistas en Hindujoj temploj de Brahmao, kiel ja ekzistas temploj de Viŝnuo aŭ de Ŝivo.[41]
Rimarkeblas, ke en la plej multaj sanktaj hinduaj urboj ekzistas malpermeso pri ĉiuj ne-vegetaranaj manĝoj, ĉiuj alkoholaĵoj kaj leĝa malpermeso mortigi bovinojn en preskaŭ ĉiuj hindaj ŝtatoj.
La plejmultaj hinduoj rigardas bovinojn kiel plej bonajn reprezentantojn de boneco inter ĉiuj bestoj - ĉar ĝi estas la besto la plej aprezata pro ĝia lakto, oni adoras ĝin kiel patrinon. La bovino estas simbolo de la potenco brahmana kaj de ahimsa.[42]
Somo (sanskrite सोम, soma aŭ aveste haoma) estis veda rita trinkaĵo grava inter la fruaj hindiranoj kaj la poste venintaj kulturoj de Granda Hindio kaj Granda Irano.
Bala Kriŝno (sanskrito: बाल-कृष्ण bālakṛṣṇa, laŭvorte "infano Kriŝno") foje tradukita al "Dia Infano Kriŝno", historie estas unu el la fruaj kultadaj formoj en Kriŝnismo kaj elemento de la historio de Kriŝna adorado en antikva tempo.
Satya (Satja) estas la Sanskrita vorto por vero. Ĝi referencas ankaŭ al virto en Hinduismo kaj en aliaj hindiaj religioj, reference al estado verema en pensaro, parolado kaj agado.
La puĵa (laŭlitere tradukita de sanskrito: respekti, admiri, adori), estas la baza rito kaj kultado faritaj de la religia kredanto en hinduismo. La puĵa estas parto de ĉiutaga kaj intima rilato inter persono kaj la dio ĉeestanta antaŭ li laŭ perceptebla kaj ĉiutaga maniero laŭ lia bildo (arĉa).
Hinduismo estis kritikata ekde la 19-a jarcento de la Okcidento, kiu proponis tiam sian koloniismon kiel civilizilon savigan por la mondo, pro iuj tradicioj sociaj taksitaj antikvaj kaj fine nekompreneblaj.[43]
Jen tipaj ekzemploj:
Sub malfrua formo, la doto iĝis la prezo pagenda de la familio de la junulino al la edzo.[47]
Kŝatrijo (sanskrite Kṣatriya, el kṣatra, "reganto, aŭtoritato") estas unu el la kvar varnoj de la hinduisma socio.
Hinduisma fundamentismo estas komprenata kiel formata de la grupoj de fanatikuloj sekvantoj de hinduismo, ĉefe en Barato. Tiuj grupoj arigas ultrakonservativulojn kaj naciistojn, kiuj konsideras, ke Barato devas esti lando nur por la hinduoj, kaj proponas la forpelon de islamanoj, kristanoj kaj kredantoj de aliaj religioj. Ili proponas ankaŭ interpretadon laŭlitere de hinduismo kiu inkludas la restaŭradon de la sistemo de kastoj subigante la malsuprajn kastojn al sklaveco, la absolutan subigon de virinoj kaj la malpermeson de la religioj ne-hindiaj same kiel de la okcidentaj simboloj (kio rezultis eĉ en la detruo de vendejoj kie oni vendas okcidentstilajn produktojn kiel ekzemple kartoj de Sankt-Valentena tago).
La fundamentisma hinduismo estis rilata kun la konflikto inter hinduoj kaj islamanoj barat-pakistana, la konflikto inter hinduoj kaj siĥoj en Panĝabio kaj atakoj al minoritatoj. Mahatmo Gandhio estis murdita de fundamentismaj hinduoj. Pli ĵuse unu de la du ĉefaj politikaj partioj de Barato, nome la PPB estis rilatigita kun la ekzisto de fundamentistaj grupoj ene de sia tendaro.[60]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.