From Wikipedia, the free encyclopedia
Dia Koncilio aŭ Dia Asembleo estas ofte citata en la politeistaj religioj kaj foje, iamaniere, ankaŭ en la Biblio.
La koncepto pri “dia asembleo” (aŭ ”dia koncilio”) estas atestata en la arkaikaj panteonoj de Sumeroj kaj Akada Imperio, en tiuj de antikvaj Babilono kaj Egipto kaj Kanaano kaj Grekio kaj Latianoj kaj Keltoj kaj en diversaj aliaj mitologioj. La priskriboj pri tiuj asembleoj leĝiĝas precipe en la mezopotamia literaturo: ĉi-tie la dia koncilio, gvidita de la supera dio Anu, kunvokiĝas por alfronti diversajn problemojn.[1] .[2]
En la Biblio legiĝas diversaj rakontoj en kiu Javeo prezidas grandajn asembleojn, nome "ĉielaj rotoj". Iuj interpretas tiujn asembleojn kiel ekzemplojn de Dia Koncilio. Tamen diferenco rimarkindas. En la Malnova Testamento la identeco de la partoprenantaj membroj estas multe pli obskura ol tiu de la politeista medio. Ankaŭ en tio la izraelaj verkistoj kapablis esprimi la unikecon de sia Dio Javeo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.