Disĵeto de Rayleigh
From Wikipedia, the free encyclopedia
La disĵeto de Rayleigh (aŭ difuzo de Rayleigh) estas fenomeno de difuzo de ondoj, nomita laŭ John William Strutt, Lordo Rayleigh, kiu malkovris ĝin.
La disĵeto de Rayleigh estas difuzo pro materiaj eroj, de elektromagnetaj aŭ sonaj ondoj , kies ondolongo estas multe pli granda, ol la grando de la difuzantaj eroj. Estas tiam elasta difuzo, ĉar ĝi fariĝas sen ŝanĝo de energio: la ondolongo ne ŝanĝiĝas.
La difuzo de Thomson estas ondodisĵeto rilatanta al libera elektrono, kaj do estas aparta kazo de la difuzo de Rayleigh.
Kiam la difuzantaj eroj havas sufiĉe grandajn dimensiojn rilate al la ondolongo, necesas uzi alian teorion, kia la teorio de Mie. La difuzo de Rayleigh estas aparta kazo de la disĵeto de Mie.