Distrikto Ansbach
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Ansbach (germane: Landkreis Ansbach) situas en la sudokcidento de la federacia lando Bavario de Germanio. La eksterdistrikta urbo Ansbach estas la administra centro de la distrikto, sed ne apartenas al ĝia areo. Sur la distrikta areo de 1 972 km² fine de decembro 2022 loĝis 188 623 homoj; do meznombre 93 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Ansbach estas signita per 4.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Meza Frankonio |
administra sidejo: | Ansbach |
areo: | 1972km² |
loĝantoj: | 188 623 (fine de decembro 2022) |
Aŭtokodo: | AN |
Municipokodo: | 09571 |
Komunumoj: | 58 |
Administreja adreso: | Crailsheimstr. 1 91522 Ansbach |
Retejo: | www.landkreis-ansbach.de |
Situo ene de Bavario | |
Fermi
Najbaraj distriktoj estas (de okcidento laŭ horloĝa iro) Ostalb, Schwäbisch Hall kaj Main-Tauber (ĉiuj en Baden-Virtembergo), Neustadt (Aisch)-Bad Windsheim, Fürth, Roth, Weißenburg-Gunzenhausen kaj Donau-Ries.
- Kategorio Distrikto Ansbach en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)