Distrikto Brașov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Brașov [braŝov'] (hungare: Brassó megye) estas distrikto (rumane județ) en la centra Rumanio, en Transilvanio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 546 615 loĝantoj sur areo de 5 363 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 102 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj
Distrikto Brașov | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Brașov |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | BV |
Telefono | +40×68... |
Areo |
5 363 km² (25-a rango) |
Loĝantaro | 546 615 (stato de 2021, 12-a rango) |
Loĝdenso | 102/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Fermi
Najbaroj: oriente: distrikto Covasna; sude: distrikto Prahova, distrikto Dâmbovița kaj distrikto Argeș; okcidente: distrikto Sibiu; nord-okcidente: distrikto Mureș; norde: distrikto Harghita.
- Ĉefurbo: Brașov
- Distrikta kodo laŭ ISO 3166-2:RO: BV
- Plej grava rivero: Olt