Areo (el sanskrito ur, urv, urw.ars (tero) kaj el tie la latina area (arvum, kampo))[1] estas la kvanto esprimanta la grandecon de regiono en la ebeno (du dimensioj).

Pli ĝenerale, areo signifas ankaŭ mezuron de surfaco[2].

Ekzemple, la areo de ortangulo estas kalkulata per la formulo a×b, kie a kaj b estas la longo kaj la larĝo de la ortangulo.

La SI-unuo de areo estas kvadrata metro (m2). Aliaj unuoj estas kvadrata kilometro ktp. kaj hektaro (100m×100m=10.000m2).

La vorton areo oni uzas ankaŭ en alia senco: tiel oni nomas parton de la tera surfaco kun difinitaj limoj aŭ difinita uzo. Kutime estas klare, ĉu temas pri la areo mem aŭ pri la mezuro de ĝia grando, tamen oni konsciu, ke temas pri la uzado de la sama vorto por malsamaj nocioj.

Oops something went wrong: