Distrikto Grafschaft Bentheim
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Grafschaft Bentheim [GRAFŝaft BENThajm] (germane Landkreis Grafschaft Bentheim) - Grafschaft estas "graflando" - situas en la pleja okcidento de la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la urbo Nordhorn, sed ĝian nomon la graflando havas de la urbo Bad Bentheim.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Nordhorn |
Areo: | 980 km² |
Loĝantoj: | 141269 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 137 po km² |
Aŭtokodo: | NOH |
Municipokodo: | 03456 |
Komunumoj: | 26 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
Fermi
La distrikto havas areon de 980 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 141 269 loĝantojn. Okcidente la distrikto limas al Nederlando.