Distrikto Hohenlohe
distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Hohenlohe - germane Hohenlohekreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Künzelsau. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Heilbronn-Frankonio. Laŭ la nombro de loĝantoj la distrikto estas la plej malgranda de la federacia lando.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Baden-Virtembergo |
Distriktaro: | Stutgarto |
Regiona ligo: | Heilbronn-Frankonio |
Administra sidejo: | Künzelsau |
Areo: | 776 km² |
Loĝantoj: | 115 063 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 139 po km² |
Aŭtokodo: | KÜN (Künzelsau) |
Oficiala kodo: | 08126 |
Fermi
La distrikto havas areon de 776 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 115 063 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Neckar-Odenwald kaj Main-Tauber norde, Schwäbisch Hall oriente kaj sude, Heilbronn sudokcidente kaj okcidente.